Anton Granig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Granig
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1901 (1901-09-17)
Morto 15-an de aprilo 1945 (1945-04-15) (43-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
memortabulo por Granig en la paroĥa kirko de Sagritz (Großkirchheim)

Anton GRANIG (naskiĝinta la 17-an de septembro 1901 en Großkirchheim-Mitten, ekzekutita la 15-an de aprilo 1945 en Stein an der Donau) estis romkatolika pastro, aŭstra teologo kaj rezistanto kontraŭ la nacisocialismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano li devis post la frekvento de lernejo en Großkirchheim-Döllach helpe labori farme antaŭ povi iĝi gimnaziano en la aĝo de 18 jaroj. Post abiturientan ekzamenon trapasitan en 1928 ĉe la Ŝtata gimnazio de Klagenfurt li ekstudis samjare teologion Klagenfurte ĉe la porpastra seminario. En 1932 li estis ordinita sacerdotecen. Lia unua posteno estis helppastreca en la klagenfurta kvartalo Viktring kaj en Spittal. En 1934 li petis dungiĝan paŭzon por povi plistudi. Paralele li animzorgantis helpe por perlabori la studokostojn: en junio 1936 li doktoriĝis pri la temo Paulus als Seelsorger (animzorgantaj aspektoj de Paŭlo el Tarso) ĉe la Universitato de Graz. En Karintio li iĝis sekretario de la Jozefo-fratio kies estradon li transprenis en 1941 post la forpaso de Franz Zach.

Dimanĉe kaj festotage li estis predikisto dum frumatenaj diservoj je la Preĝejo Sankta Egidio en Klagenfurt kie li lernis detalojn pri la zorgojn kaj maltrankviliĝojn de la milite tuŝita popolo. Ĉe la konvento de la Elizabetaninoj li honorofice manaĝeris ekonomiajn aferojn. Popole lia nekomplika kaj populara sinteno tre ŝatiĝis; sed lia engaĝiĝo por la Jozefo-fratio alfrontis obstaklojn metitajn fie fare de la nazioj.

Rezistadmovadane[redakti | redakti fonton]

Granig estis, krom la politikistoj Eduard Pumpernig kaj Karl Krumpl, unu el tri fondintoj de la Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo (AFÖ); li ankaŭ profunde studis la ideologiajn radikojn de la nazioj. Ofte li (nesingarde) invitis Pumpernig al sia hejmo. Granig verkis diversajn alvokojn al rezistado. La pamfletoj estis presitaj en la klostro de la franciskanoj en Vieno. En aprilo 1943 Pumpernig parolis kun la suboficiro Arthur Trattler, la stab-apotekisto Romuald Gager kaj aliaj anoj de Wehrmacht. Ili planis krome kunlaboron kun slovenaj grupoj. Pumpernig verkis la alvokon Österreicher, Kärntner, Brüder und Schwestern der unterjochten Nationen (adresitan al aŭstroj, karintianoj, gefratoj de ĉiuj subjugitaj nacioj) kaj atingis de Granig la disponigon de 2000 paĝoj da papero presotaj Viene. En majo 1943 la du movadanoj ankaŭ interkonsentis doni ekzempleron de la nova flugfolio al la ambasadoro de Svedujo kaj episkopo Andreas Rohracher promesis pagi la tuton. En majo 1943 oni parolis eĉ pri ebla atenco kontraŭ la goviestro Friedrich Rainer. Granig plurfoje proponis eksplodigojn de fervojpontoj kaj atencojn kontraŭ anoj de Gestapo en Klagenfurt. Ĉar Pumpernig kontinuigis la falsadon de forpermesatestiloj li suspektigis sin kaj estis arestita en la 3.6.1943; Granig malliberiĝis la 17-an de junio laŭ arestordono de la berlina Popola tribunalo. Kondamno je mortopuno estis en la 11-a de aŭgusto 1944. Diversaj petoj pri malkondamno pro mildeco estis vanaj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la urbokvartalo Welzenegg en Klagenfurt oni nomis straton por li Anton-Granig-Gasse.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herlinde Roth: Beiträge zum Widerstand gegen das NS-Regime in Kärnten 1938–1945, disertacio, Wien 1985, p. 99–110.
  • Maximilian Liebmann: Die Antifaschistische Freiheitsbewegung Österreichs. Ĉe: Geschichte u. Gegenwart, Bd. 4 (1985), p. 255–281.
  • Michaela Kronthaler: Dr. Anton Granig – Mitbegründer der ,Antifaschistischen Freiheitsbewegung Österreichs’. Ĉe: Maximilian Liebmann / Michaela Kronthaler (eld.): Bedrängte Kirche. Bedrängt – verfolgt – befreit. Schnider, Graz k.a. 1995 (=Grazer Beiträge zur Theologiegeschichte und kirchlichen Zeitgeschichte 9), ISBN 3-900993-53-X, p. 32–37.
  • Peter G. Tropper (eld.): Kirche im Gau. Dokumente zur Situation der katholischen Kirche in Kärnten von 1938 bis 1945. Universitätsverlag Carinthia, Klagenfurt 1995, ISBN 3-85378-435-6, p. 226.
  • Maximilian Liebmann: Planungen und Aktionen der „Antifaschistischen Freiheitsbewegung Österreichs“ sowie die von einzelnen ihrer Anhänger. Ĉe: Michaela Kronthaler k.a. (eld.): Kirche in Gesellschaft und Politik. Austria-Medien-Service, Graz 1999, ISBN 3-85333-043-6, p. 338–357.
  • Peter Tropper: Anton Granig. Ĉe: Blutzeugen des Glaubens. Martyrologium des 20. Jahrhunderts, Bd. 3: Feldkirch, Innsbruck, Gurk, Salzburg. Dom Verlag, Wien 2000, ISBN 3-85351-163-5, p. 143–148.
  • Wilhelm Baum: Anton Granig. Ĉe: Das Buch der Namen. Die Opfer des Nationalsozialismus in Kärnten. Kitab, Klagenfurt 2010, ISBN 978-3-902585-53-0, p. 300–312.
  • Anton Granig: Ein Pfarrer im Widerstand. Ĉe: Nadja Danglmaier / Werner Koroschitz: Nationalsozialismus in Kärnten. Opfer. Täter. Gegner, Tria eldono. Studien-Verlag, Innsbruck k.a. 2021 (=Nationalsozialismus in den österreichischen Bundesländern, 7), ISBN 978-3-7065-5244-8, p. 350-351

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]