Elizabetaninoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo de kongregacianino, ĉ. 1810
lulila domo en Akeno (novkonstruo en 1937)

Elizabetaninoj (latine: Ordo Sorores Hospitalariae Sanctae Elisabethae T. O. S. Francisci, mallongigo: OSE) estas romkatolika kongregacio de papa juro kiu aktivas en la flegado de malsanuloj. Ĝi apartenas al la tria ordeno de la franciskanoj kies regulojn novigis papo Leono la 10-a per la buleo Dudum siquidem en 1521. Nomdonantino estas sankta Elizabeto de Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tiaj kongregacioj fontas ĉe la laboro de Apollonia Radermecher kiu nomumiĝis en aŭgusto 1622 fare de la urbaj konsilianoj de Akeno estrino de la urba hospitalo por malriĉuloj je Münster-placo. Ĝi estis fondita en 1336 situante rekte apud la katedralo. Okaze de sia transpreno ŝi fondis la ordenon de la Hospitalfratinoj de sankta Elizabeto de la tria ordeno de sankta Francisko[1] kiun konfirmis en 1631 Ferdinando el Bavarujo, episkopo de Lieĝo. Ĉar la nombro de la pilgrimantoj grandis kaj pestepidemioj ade minacis oni de la komenco koncentriĝis pri la kuracado de malsanuloj kaj la zorgo je bezonantoj. La elizabetaninoj povis resti fidelaj al tio kaj post sekularigo kaj dum kulturbatalo kaj dum la Dua mondmilito (kiam ili deĵoris en diversaj lazaretoj).

La kongregacio de Radermecher rapide disvastiĝis kaj havas nuntempe ne tute 1000 fratinojn en multaj landoj flegantajn oldulojn kaj vartantajn infanojn; en Afriko ili estas ankaŭ misiistinoj. Disde Akeno estiĝis ĉefe en Eŭropo multegaj filioj. Tion ebligis la filiiga sistemo, t.e. la unuopaj monaĥinejoj fondis proprajn klostrajn. Ili plejofte havis aldonitajn oldulflegadajn kaj/aŭ malsanulejajn sekciojn. Sekve facilas fari imponan genealogian arbaron de la sidejoj.[2]

Gravaj domoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstrujo[redakti | redakti fonton]

Graz 1690 / Vieno 1709[3] / Klagenfurt 1710 / Linz 1745

Ĉeĥujo[redakti | redakti fonton]

Prago 1719 / Kadaň, 1748 / Brunno 1754 / Jablunkov 1850 /

Germanujo[redakti | redakti fonton]

Akeno 1622 / Düren 1650 / Straubing 1749 / Munkeno 1750 / Neuburg an der Donau 1840

Hungarujo[redakti | redakti fonton]

Budapeŝto 1785

Kanado[redakti | redakti fonton]

Humboldt (Saskaĉevano) 1911[4]

Luksemburgo[redakti | redakti fonton]

Luksemburgo 1671

Polujo[redakti | redakti fonton]

Vroclavo 1736 / Cieszyn 1753 / Ziębice 1863

Slovakujo[redakti | redakti fonton]

Bratislavo 1758

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joachim Schäfer: Apollonia Radermecher, biografio en ekumenisma leksikono pri sanktuloj
  2. "Der Stammbaum der Elisabethinnengemeinschaften"
  3. historio de la klostro viena
  4. En 2008 la hospitalo perdis sian ordenan nomon, kp. "After 95 years, St. Elizabeth's Hospital losing name"

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Ardelt: Geschichte des Konventes und Krankenhauses der Elisabethinen zu Linz. Wimmer, Linz 1979
  • 300 Jahre Elisabethinen in Graz. 300 Jahre im Dienste der Kranken. Styria, Graz 1990.
  • Martin Kleber: Vom Institut der Elisabethinen zum Elisabeth-Krankenhaus in Straubing. Attenkofer, Straubing 1991
  • Günter Krieger: Allzeit aus Liebe – Leben und Werk der Apollonia Radermecher. GEV, Eupen 2022, ISBN 978-3-86712-172-9.
  • Erich Linhardt, Ralf A. Höfer: Die Elisabethinen in Graz. Eine Geschichte des Klosters und Spitals der Elisabethinen in der steirischen Landeshauptstadt, sowie Notizen zu diesem Orden und seiner Namensgeberin. Konvent der Elisabethinen, Graz 1995
  • Angela Reinders: Aus Liebe geschehen – Wie mit Apollonia Radermecher die Geschichte der Schwestern der heiligen Elisabeth begann ... Einhard Verlag, Aachen 2018, ISBN 978-3-943748-50-5.
  • Ingeborg Schild, Elisabeth Janssen: Der Aachener Ostfriedhof. Mayersche Buchhandlung, Aachen 1991, ISBN 3-87519-116-1, p. 208–209.
  • Peter Tropper (red.): 300 Jahre Elisabethinen in Klagenfurt, 1710–2010. Konvent der Elisabethinen zu Klagenfurt, Klagenfurt 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]