Karl Rove
Karl Rove | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Karl Rove | |||||
Naskiĝo | 25-an de decembro 1950 (72-jaraĝa) en Denvero | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Utaho • Universitato de Teksaso en Aŭstino • Universitato George Mason • Olympus High School vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • politikisto • lobiisto • politika strategiisto • partoprenanto de internacia forumo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl "Ŝinko" ROVE (Karl Kristjan Rov) (25-a de decembro 1950) estas partia strategiisto ĉe la Respublikana Partio de Usono.
Li instruis ĵurnalismon ĉe Lyndon B. Johnson School of Public Affairs kaj ĉe la Universitato Teksaso kaj estis prezidanto de la firmao Karl Rove and Company, kiu okupiĝis pri la publika laboro. Rove kunlaboras jam pli ol 30 jarojn kun la familio de George W. Bush kaj gvidis ĉiun elektan kampanjon de Bush.
Rove estas famigata pro sia politika sento kaj taktiko: tiel aperas ekzemple infromoj pri la kontraŭuloj per anonimuloj aŭ per tria persono, kiel la fifama akuzo de Swift Boat Veterans (Boatistaj Veteranoj de la Vjetnama milito), kiuj akre atakis kontraŭulon de Bush, Kerry dum la elekta kampanjo en 2004.
Oni rigardas lin, kiel ekestigon de valoro-kampanjo en la baloto de 2004, kiu movigis milionojn da kristanoj por baloti al Bush. Li tiam eluzis la tiaman populariĝantan permeson de la samseksula edziĝo.
Bush nomumis lin en la balotvenka parolo de 2004 kiel arkitekton de sia balota venko.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/americas/3987237.stm - BBC: Drawing up blueprints for Bush victory
- http://www.theatlantic.com/doc/prem/200411/green - The Atlantic Monthly: Karl Rove in a Corner (tre detala)