Karl Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl WERNER (naskiĝinta en Hafnerbach/Distrikto Sankt Pölten-Land la 8-an de marto 1821, mortinta la 4-an de aprilo 1888 en Vieno) estis aŭstra teologo katolika kaj eklezihistoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Werner frekventis inter 1830-36 la gimnazion de la Monaĥejo Melk, ordinitis en 1843 kaj doktoriĝis en 1845. Lin influis la doktrinoj de la far eklezioficialuloj malŝatata profesoro Anton Günther. Inter 1847-70 Werner estis docento ĉe la Episkopa dioceza klerigejo en Sankt Pölten: unue li instruis moralan teologion, metafizikon kaj moralan filozofion, poste (ekde 1856) patrologion. En 1865 li ekrespondecis pri la Nova Testamento. Ekde 1870 li estis profesoro pri biblia teologio ĉe la Universitato de Vieno. En 1885 li iĝis honora provosto de la Konvento Zwettl.

Werner okupiĝis antaŭ ĉio pri kanona moralo, [skolastikismo]] kaj la teologio de Tomaso de Akvino. Sed li ankaŭ interesiĝis pri la Orienta skismo kaj eĉ nekristanaj religioj. Werner ankaŭ dediĉis sin al la tiam moda temo de psikologio. Werner estis malfermaj por modernaj ideoj, restante fidela al Romo dum la Kulturbatalo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Werner skribis i.a. verkojn jenajn:

  • »Der heilige Thomas von Aquino« (Regensburg 1858–59, 3 vol.)
  • »Franz Suarez und die Scholastik der letzten Jahrhunderte« (samloke 1861, 2 vol.)
  • »Geschichte der apologetischen und polemischen Literatur der christlichen Theologie« (Schaffhausen 1861–67, 5 vol.)
  • »Geschichte der katholischen Theologie seit dem Trienter Konzil« (München 1866)
  • »System der christlichen Ethik« (Regensburg 1850–52, 3 vol.
  • »Spekulative Anthropologie« (München 1870)
  • »Die Religionen und Kulte des vorchristlichen Heidentums« (Schaffhausen 1871)
  • »Beda der Ehrwürdige und seine Zeit« (Wien 1875)
  • »Alkuin und sein Jahrhundert« (Paderborn 1876)
  • »Gerbert von Aurillac, die Kirche und Wissenschaft seiner Zeit« (Wien 1878)
  • »Giambattista Vico als Philosoph und gelehrter Forscher« (samloke 1879)
  • »Die Scholastik des spätern Mittelalters« (samloke 1881–87, 4 vol.)
  • »Die Augustinische Psychologie in ihrer mittelalterlich-scholastischen Einkleidung« (samloke 1882)
  • »Die nominalisierende Psychologie der Scholastik« (samloke 1882)
  • »Die italienische Philosophie im 19. Jahrhundert« (samloke 1884–86, 5 vol.).

Krome li eldonis la 18-an volumoon de la jena verko de Rohrbacher: »Universalgeschichte der katholischen Kirche« kun germanlingvaj notoj (Münster 1891)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 540, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]