Kartuzio de Frankfurto (Odro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la kartuzianoj

Kartuzio Dia mizerikordo (latine: Domus misericordiae Dei, inter 1396 kaj 1404 ankaŭ Domus exaltationis Beatae Mariae Virginis; germane: Kartäuserkloster Barmherzigkeit Gottes bei Frankfurt) estis kartuzio en Frankfurto ĉe Odro, Germanujo. Fondite en 1396 ĝi malfermiĝis fare de la protestantismaj aŭtoritatoj tiumaniere ke oni malpermesis la akcepton de novaj novicoj en 1540. Incendio de 1631 detruis la restintajn erojn de la komplekso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondon en 1396[1] antaŭenigis kelkaj urbaj konsilianoj kaj kvar gildoj (bakistoj, buĉistoj, tajloroj kaj ŝufaristoj[2]). Finfine la tuta komunumo jesis starigon de klostro malposte de la ĉirkaŭfortikaĵo, ĉe la nunaj stratoj Brücktorstraße kaj Badergasse[3].

Marodis surloke en 1432 la husanoj. En 1506 troviĝis monaĥeje dek unu frokuloj kaj kromaj laikaj fratoj. Ili posedis tri vitejojn; komercado per vino gravis, ankaŭ de ŝnapso kaj biero. Pluraj vilaĝoj troviĝis sub ilia administrado, nome Madlitz, Döbberin, Niederjesar, Arensdorf, Unterlindow, Jacobsdorf, Briesen, Brieskow kaj la ĉirkaŭaĵoj de Biegen. En 1534 la kartuzio estis inspektata[4] dum la tumulta tempo de Reformacio kaj sekve la privilegioj tre estis malvastigitaj (ekde 1538 nur posedo de unu vitejo, de du vilaĝoj, de la rajto fiŝkaptadi ĉe Brieskow-lago).

En 1540 la princ-elektisto Joakimo la 2-a de Brandenburgio decidis konfiski ĉion. La kulturaĵojn, la bibliotekon kaj la nemoveblaĵojn de la kartuzianoj li havigis al la surloka altlernejo Viadrina. La lasta kaj sukcesa prioro estis Peter Golitz (li estis akra kritikanto de Johann Tetzel kaj de ties indulgenc-vendado kaj savis multajn artaĵojn), forpasis la lasta monaĥo en la 1568-a jaro. La komplekso ekservis kiel brik-provizejo por aliaj domoj. Dum sieĝo fare de trupoj el Svedujo en 1631 fajrego forigis la restaĵojn.

Konata prioro estis estinta kaj la klerulo Johano de Indagine inter 1461 kaj 1464.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

K. Klinkott: "Das Kartäuser-Kloster Barmherzigkeit Gottes bei Frankfurt an der Oder". Ĉe: Jahrbücher für brandenburgische Kirchengeschichte, vol. XXIII, 1928, pp. 3-52; vol. XXIV, 1929, pp. 137-162; vol. XXV, 1930, pp. 43-73; vol. XXVII, 1932, pp. 34-54.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Germania Sacra
  2. Sönke Lorenz (eld.): Bücher, Bibliotheken und Schriftkultur der Kartäuser, Stuttgart, Franz Steiner Verlag, 2002, p. 140.
  3. fondohistorio de la frankfurta kartuzio
  4. G. Schlegel: "Die Visitation des Kartäuserklosters Frankfurt/Oder im Jahre 1534". Ĉe: Winchmann-Jahrbuch, NF 2, 1992-1993, pp. 69-78.