Kartvela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvela
ქართული Kartuli
Mapo
lingvo • literatura lingvomoderna lingvo
Karto-Zan
Parolata en Kartvelio, Rusio, Usono
Parolantoj 3 700 000
Denaskaj parolantoj 4 milionoj
Skribo Kartvela alfabeto
Lingvistika klasifiko

kaŭkaza
Kartvela lingvaro
Kartvela
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kartvelio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ka
  ISO 639-2
    Bibliografia geo
    Terminologia kat
  ISO 639-3 kat
  Glottolog nucl1302
Angla nomo Georgian
Franca nomo géorgien
Vikipedio
vdr

Kartvela lingvo estas la ĉefa membro de la Kartvela lingvogrupo. La plimulto de sciencistoj konsideras, ke Kartvela grupo apartenas al Kaŭkazia lingvofamilio. Iuj el ili lokigas ĝin ĉe Hindeŭropaj lingvoj.

Specimeno La Patro Nia:

Mamao ĉŭeno romeli ĥar catha ŝina.
Cmida-iqaŭn saĥeli ŝeni.
Moŭedin supeŭa ŝeni,
iqaŭn neba ŝeni ŭitharca catha ŝina egreca kŭeqanasa zeda.
Puri ĉŭeni arsobisa momec ĉŭen dghes.
Da momitteŭen ĉŭen thana-nadebni ĉŭenni.
Ŭitharca ĉŭen miuteŭebth thana-mdebtha math ĉŭentha.
Da nu ŝemikŭaneb ĉŭen gansacdelsa.
aramed miĥsnen ĉŭen borottisagan.
Amin.
მამაო ჩვენო რომელი ხარ ცათა შინა.
წმინდა-იყავ სახელი შენი.
მოვედინ სუფევა შენი,
იყავ ნება შენი ვითარცა ცათა შინ ეგრეცა ქვეყანასა ზედა.
პური ჩვენი არსებისა მომეც ჩვენ .
და მომიტევენ ჩვენ თანანადებნი ჩვენი.
ითარცა ჩვენ მივუტევებთ თანადებთა მათ ჩვენსა.
და ნუშეგვიყვანებ ჩვენ განსაცდლა .
არმედ მიხსენ ჩვენ ბოროტისაგან.
ამინ.

Variaĵoj

Al Kartvela Lingvogrupo apartenas:

  1. Kartvela (nacilingve – ქართული-Kartuli ena); angle – Georgian; ruse - Gruzinskij) kun pli ol 3,5 mln parolantoj;
  2. Megrela – (memnomo - მარგალური ნინა- Margaluri nina) )lingvo de Megreloj, etnografia grupo de Kartveloj (eble estas preferinda nomi ĝin Margala, laŭ indiĝena vortradiko aŭ Mingrela – laŭ ruslingva nomo); Parolantoj ĉirkaŭ 500 mil, precipe en okcidenta parto de la lando – provincoj Samegrelo kaj Abĥazeti;
  3. Svana - (memnomeo - ლუშუ ნინ- Luŝu nin ) )lingvo de Svanoj, etnografia grupo de Kartveloj. Parolantoj ĉirkaŭ 40 mil, precipe en nordokcidenta provinco de la lando - Svaneti;
  4. Laza - (memnomo - ლაზური ნენა- Lazuri nena )ingvo de Lazoj, etnografia grupo de Kartveloj. Parolantoj precipe en Turkio, malgranda parto - en Kartvelio.

Kartvela lingvo havas multajn dialektojn (laŭ provincnomoj - Kartli, Kaĥeti, Imereti, Aĝara, Ĥevsureti, Leĉĥumi, Mesĥeti, Ĝavaĥeti k.a.) sed sen iaj problemoj de interkompreno. Iom izolite de la kernlingvo evoluis t.n. eksteraj dialektoj: Fereiduna (en Irano), Imerĥeva (en Turkio) kaj Ingiloa (en Azerbajĝano), kiujn forte influis lokaj nacilingvoj.

Megrelan kaj Lazan oni konsideras dialektoj de unu al alia kaj ofte ilin nomas Ĉana subgrupo. Krom la Kartvela, ĉiuj estas senskribaj lingvoj. Megreloj kaj Svanoj estas denaske dulingvaj, por ili indiĝena lingvo estas nur por hejma uzo, sed aliajn funkciojn (eduka, literatura, ŝtata) plenumas la Kartvela. Pro la specifaj evolucirkonstancoj multaj Lazoj sin konsideras kiel apartan nacion.

Kelkaj specifikaĵoj

  • La vorto mama signifas patron kaj deda patrinon.
  • En Kartvela lingvo forestas gramatika genro de substantivoj;
  • Ekzistas nur unu sola pronomo por la tria persono: is = li, ŝi, ĝi;
  • La plimulto de la Kartvelaj substantivoj finiĝas je “i”;
  • Kelkaj verboj diferenciĝas per tio, ĉu ili rilatas al vivestulo au’ objekto, ekz. “Me mqavs da” – mi havas fratinon, “Me makvs kalami” – mi havas skribilon.
  • En la vorto ofte ariĝas multaj konsonantoj, kio malfaciligas ĝian prononcon. Ekz. “Mcvrtneli” (trejnisto) – 6 konsonantoj.
  • Forestas korespondo en pluralo inter adjektivo kaj numeralo kun substantivo. Ekz. “Erti lamazi kali” – unu bela virino, “Ori lamazi kali” – du belaj virinoj.

Vidu ankaŭ: Kartvela alfabeto

Vidu ankaŭ