Kartvela tradicia muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kartvela muziko)
Sovetia poŝtmarko kun kartvelaj muzikiloj.

Kartvela tradicia muziko estas popola muziko kiu venas el Kartvelio aŭ kiu estis kreita de kartveloj. Kartvelio havas riĉan kaj ankoraŭ florantan muzikan tradicion kiun ĝi kultivadas, inverse al aliaj landoj kie oni vidas malaperi la lokajn muziktradiciojn en la nomo de la moderneco[1].

Plejparto de la kartvela popola muziko konsistas el kantoj kiuj karakteriziĝas per riĉa polifonio. La tradicia popolmuziko de Kartvelio tradicie estis voĉa kun malmulta uzo de muzikaj instrumentoj kaj estas unu el la plej bonaj ekzemploj de voĉa polifonio[2], pro kiu ĝi estis inkludita en la UNESKO-listo de nemateria kultura heredaĵo de la homaro en 2008[3]. La kartvela polifonio kiu konsistas foje el kvar sendependaj melodioj, estas unu el la plej vigle konservitaj polifonaj muzikaj tradicioj en la mondo[4]. Ĉar Kartvelio situas sur la limo inter Eŭropo kaj Azio oni trovas ĉi tie riĉan kaj grandegan diversecon de polifoniaj kanttradicioj : la monofonion de la Meza Oriento kaj poste la eŭropan harmonion[1].

La kartvela polifonio estis la unua polifonio kiun la kristana mondo enkondukis. En la hodiaŭa muzikologio oni rekonas la starpunkton ke la kartvela polifonio jam ekzistis antaŭ ol kristanismo atingis la regionon (en la 4-a jarcento).

Regionaj stiloj[redakti | redakti fonton]

Kartvela popola muziko konsistas el almenaŭ dek kvin regionaj stiloj, kiuj tradicie estas dividitaj laŭ orientaj kaj okcidentaj grupoj. Regionaj stiloj diferencas foje inter la montaj kaj la ebenaj grupoj.

La regiono de Kartli-Kaĥeti (ქართლ-კახეთი), montara regiono en la oriento, estas konata pro ĝia polifonia korusa popolkanto nomata ŝakrulo (kartvele ჩაკრულო)[4] ჩაკრულო estas unu el la ĉefverkoj de la kartvela polifonia kantado kaj fama pro ĝia inkludio sur la Voyager Golden Record (Ora disko de la kosmosondiloj Voyager), kiu estis unu el la 27 muzikaj komponaĵoj senditaj al la spaco en la Voyager-2 -kosmoŝipo la 20-an de aŭgusto 1977[4][5].

Tri variantoj de kartvela polifonio[redakti | redakti fonton]

  1. Voĉa polifonio per la kompleksa polifonio, kiu donas ĉiujn registrojn egalan gravecon, sen soloa voĉo. estas vaste disvastigata en ĉiuj regionoj.
  2. Ekzistas ankaŭ la dialoga polifonio kiu karakteriziĝas per tipa borduna voĉo kaj uu aŭ du, pli altajn, soloajn voĉojn kiuj konfrontiĝas kun la resto de la koruso.
  3. Fine, ekzistas la kontrastanta polifonio, karakterizita de tri egalaj harmoniigitaj partoj, kun granda emfazo sur improvizado[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas komplete aŭ parte tradukita de la vikipedia artikolo en la estona titolita "Gruusia muusika" (vidu liston de kontribuantoj) kaj en la angla lingvo titolita samnome.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (franca) Florence Gabay, Et si l'avenir de l'Europe se trouvait dans les chants géorgiens ? - les chansons populaires, une expérience quotidienne. (Kaj se la estonteco de Eŭropo troviĝus en la kartvelaj kantoj ? La popularaj kantoj, ĉiutaga sperto), L'OBS-Le plus, la 18-an de junio 2012, alirite la 4-an de februaro 2018.
  2. Polifonio signifas ke muzika komponaĵo konsistas el almenaŭ du sendependaj melodiaj voĉoj.
  3. (angla) Tsitsishvili, Nino (1-a Junio 2009). "National Ideologies in the Era of Global Fusions: Georgian Polyphonic Song as a UNESCO-sanctioned Masterpiece of Intangible Heritage". Music and Politics. III (1). doi:10.3998/mp.9460447.0003.104.
  4. 4,0 4,1 4,2 (angla) "Chakrulo", blogo , alirite la 4-an de februaro 2018.
  5. (angla) "The untold story of how ‘Chakrulo’ ended up in space" (la nerakontitan historion kiel 'ŝakrulo' alvenis en la spaco), Georgian Journal, la 25-a de septembro 2014, alirite la 4-an de februaro 2018.