Dmitrij Arakiŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Arakiŝvili
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1873 (1873-02-23)
en Vladikavkazo
Morto 13-an de aŭgusto 1953 (1953-08-13) (80-jaraĝa)
en Tbiliso
Tombo Didube Pantheon
Lingvoj kartvela
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo muzikologo • komponisto • muzikinstruisto • etnomuzikologo • filmkomponisto
vdr

Dmitrij Ignatjeviĉ Arakiŝvili, (Kartvele : დიმიტრი არაყიშვილი), naskiĝis la 11(nun 11-00-1873)(nun 11-00-1873)-an de februaro 1873 en Vladikavkaz kaj mortis la 13-an de aŭgusto 1953 en Tbiliso. Li estis komponisto kaj etnomuzikologo de Kartvelio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Arakiŝvili naskiĝis en Vladikavkazo (nun Nord-Osieto, Rusio) tiam regata de la Rusia imperio. Li rusigis sian nomon al "Dmitrij Ignatjeviĉ Arakĉijev" (en la rusa: Димитрий Игнатьевич Аракчиев).

Dmitrij Arakiŝvili estis muzikisto, kiu grave renovigis la kartvelan muzikon. En 1901 li studis ĉe la lernejo de drama arto en Moskvo. Liaj muzikinstruistoj estis la komponisto Aleksandro Gretĉaninov kaj la violonisto Willem Kes. De 1901 ĝis 1908 li okupiĝis ĉefe pri la popola muziko de Kartvelio. De 1908 ĝis 1912 li estas la ĉefredaktoro de la revuo "Muzika i ĵizn" (esperante Muziko kaj vivo). En 1917 li estis studento ĉe la Instituto de arkeologio de Moskvo. Post la Oktobra Revolucio li partoprenis en la kreo de la "Popola Konservatorio de Moskvo".

En 1932 li estis prezidanto de la Unio de kartvelaj komponistoj.

En 1952 la sovetia reĝisoro Revaz Ĉĥeidze kun sia amiko Tengiz Abuladze partoprenis en la realigado de dokumenta filmo pri Dmitrij Arakiŝvili.

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tute aŭ parte tradukita el la samtitola artikolo en la franca versio de vikipedio 'Dimitri Arakichvili' (vidu liston de kontibuantoj)