Karujärv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karujärv
lago
Situo insulo Saaremaa, Estonio
Insuloj 3-5
Datenoj
Koordinatoj 58° 22′ 47″ N, 22° 12′ 56″ O (mapo)58.37972222222222.21555555555632Koordinatoj: 58° 22′ 47″ N, 22° 12′ 56″ O (mapo)
Karujärv (Estonio)
Karujärv (Estonio)
DEC
Karujärv
Karujärv
Map
Karujärv
Supermara alteco 32 m
Surfaca areo 3,456 km²f5
Maksimuma longo 2,8 kmf6
Maksimuma larĝo 2,2 kmf7
Maksimuma profundo 6 mf10
Borda longo1 12276 mdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Karujärv (estone Karujärv"Ursa lago") estas lago en Estonio, kiu situas en okcidenta parto de la insulo Saaremaa, en distrikto Lääne-Saare. Ĝi estas la plej granda lago sur la insulo Saaremaa kaj la 13-a laŭ grandeco en Estonio.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Lago Karujärv troviĝas proksimume je 4,5 km norde de vilaĝo Kärla. Ĉe la norda bordo situas vilaĝo Karujärve (antaŭe Dejevo, sovetia milita urbeto). Ĉe la orienta bordo funkcias kelkaj kampadejoj. Laŭ la nordorienta bordo iras aŭtovojo kun busa trafiko.

En la lago troveblas kelkaj malgrandaj insuloj. Antaŭe ilia kvanto estis 5, sed nuntempaj informfontoj diras pri nur 3 insuloj, ĉar aliaj du kuniĝis kun bordo, eble pro malleviĝo de la akvonivelo en la jaro 1932.[2]

Alteco super la mara nivelo estas 32 metroj. Areo de la lago estas 345,6 hektaroj (349,9 hektaroj kune kun la insuloj). La longo de la bordo estas 12,276 km.[1] Longo de la lago estas 2,8 km, larĝo 2,2 km. Maksimuma profundo — 6 metroj.[3] La bordoj estas plejparte kovritaj per densa arbaro. La fundo estas sabla, ĉe la kampadejoj ekzistas sablaj strandoj.[3]

En la lago abundas kankroj. Multas ankaŭ fiŝoj: perkoj, ezokoj, idusoj, skardinioj, tinkoj, koregonoj kaj ĉotoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kampadejo surborde de Karujärv

La lago Karujärv aperis proksimume antaŭ 8 mil jaroj, apartiĝinte de la maro, kaj nun estas la plej malnova lago sur la insulo Saaremaa.[3]

Antaŭ la Dua mondmilito Estonio kontraktis kun Soveta Unio pri uzado de apuda vilaĝo Karujärve kiel milita objekto. Poste Estonio iĝis parto de USSR, kaj en la jaro 1959 la vilaĝo estis alinomita al Dejevo laŭ Heroo de Soveta Unio Vladimir Dejev. Ĝi funkciis kiel grava parto de sistemo de nacia defendo ĉe okcidentaj limoj de Sovetunio.[4] Nun la milita urbeto ne plu estas uzata kaj iĝas turisma objekto.[5] Tamen, en la lago oni ofte trovas neeksplodintajn aerbombojn. Ekzemple, dum purigado de la lago en la jaroj 2009—2017 oni trovis pli ol 50 bombojn.[6]

Dum sovetia tempo kolĥozo Kärla organizis kampadejojn surborde.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

La nomo Karujärv signifas estone "Ursa lago". Ekzistas legendo, ke ĝi ekestis, kiam sep ursoj malpaciĝis inter si. Por kvietigi ilin, naturfortoj estigis pluvon, kiu aperigis la lagon. Pro tio ke la ursoj disiris al diversaj direktoj, la lago havas sep golfetojn.[6]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Estona verkisto Jakob Mändmets dediĉis rakonton "Lago" al la lago Karujärv.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 keskkonnainfo.ee Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine estone
  2. Kalale: Saaremaa Karujärv – järv, kus ahvenad söövad vähki estone
  3. 3,0 3,1 3,2 Проозес Э., Сааремаа, Tallinn, 1990, p. 87
  4. Саареский уезд. ruse
  5. Бывшая ракетная база Деево. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-10. Alirita 2019-05-04. ruse
  6. 6,0 6,1 В озере Каруярв нашли четыре авиабомбы (2017-02-11). Arkivita el la originalo je 2018-06-19. Alirita 2019-05-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-19. Alirita 2019-05-04. ruse
  7. Миллер В., Сааремаа, Tallinn, 1973, p. 77