Kastelo Goldegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
paroĥa kirko kaj Kastelo Goldegg post (ŝrumpanta) lago, 2009

Kastelo Goldegg (germane: Schloß Goldegg) troviĝas sur roka sproneto ĉe la norda bordo de la lago Goldegger See en Goldegg im Pongau, Aŭstrujo. Ĝia alteco estas de 822 metroj; temas pri deklivburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malklaras la dato de la konstruo de la unua burgo; konstruigantoj estis la senjoroj de Goldegg, potenca ministeridinastio aktiva eĉ ekstere de Salcburgio. Ili nomiĝis ekde la 12-a jarcento von Pongau kaj tuj poste laŭ pereinta burgo.[1] Pro la helpo de Wulfing la 1-a (Goldegg) por Ludoviko la 4-a, la la alian partion favoranta salcburga arkiepiskopo Friedrich von Leibnitz ordonis (post la batalo de Ampfing) la malkonstruon de la kasteloj en Altenhof kaj Taxenbach. Sed ĉar Ludoviko en la imperiestra elekto finfine venkis, lia ĉefepiskopa moŝto devis permesi konstruadon de nova kastelo.

Ĝi finiĝis kun apuda kirko kaj la tuto iĝis ĉefloko distrikta kaj grava protekta burgo sur ŝoseo kondukanta de Pongau al Pinzgau. Post la morto de Haug von Goldegg en septembro 1400, la lasta malina goldegg-ano, la posedantoj ofte ŝanĝiĝis. Post 1463, kiam ribelemaj kamparanoj malsukcesis en sia sieĝo, Balthasar von Weißpriach nomumiĝis fare de la landa suvereno vokto de Goldegg. En 1481 Bernhard von Rohr vendis la tuton, pro financaj kialoj, al sia propra vokto en Radstadt nome Willhelm Graf kaj ties financisto Konrad Strochner. Tiutempe estiĝis multaj alikonstruoj, ekz. pli grandaj fenestroj, rempareroj diversaj kaj angulaj turetoj. Pro ke la familio Graf de Schernberg defendis la porepiskopan urbon Radstadt dum la kamparanaj ribeloj en 1526, Matthäus Lang von Wellenburg donis la kastelon al Christoph Graf von Schernberg. Tuj poste ekis la modernigo de la kastelo kaj la plikomfortigo por loĝado. Oni faris novan alon inter la turoj kreonte internan korton. En la 2-a etaĝon alvenis imponaj, pentritaj paneloj por la Kavalira salono kaj la mezepokaj plafonoj iĝis kasonaj.

bildo pri la adorado de la saĝuloj en la Kavalira salono; ĝi gravas pro la fone videbla ĉirkaŭaĵo estante la plej malnova bildigo de la komunumo; pri ĝi estiĝis tribunalaj heredaj kvereloj en 2010[2][3]

En 1612, pro bankroto de Christoph Graf la Juna, la feŭdaĵon regajnis la suvereno Wolf Dietrich von Raitenau. La soldatoj estis alilokitaj al la burgego je Werfen kaj grafo Khuen von Belasy ekvoktis. Tiam komenciĝis kaduko kaj en 1640 fariĝis administra kunfandiĝo kun Sankt Veit im Pongau. Alia vokto estis Konrad Graf von Schernberg, kies edzino Maria Barbara de Ritz von Grub videblas en olepentraĵo de 1650 en la menciita Kavalira salono. La sekvajn jarcentojn laŭdis diversaj vizitantoj la belecon de la kastelo (ekz. en 1764 Franz Anton Gilowsky von Urazowa, en 1796 la vojaĝverkisto Lorenz Hübner aŭ en 1798 la katedraldekano Friedrich von Spaur).

En 1821 la kastelo iĝis financa buroaro kun prizoneto. En 1838 nova ŝtuparo kaj moderna loĝejo estiĝis. Ignaz von Kürsinger inter junio kaj decembro 1834 ĉefadministris tie kaj reklamis la belecon de la Kavalira salono en la gazeto "Salzburger Amts- und Intelligenzblatt". En 1859 aĉetis la kastelon Max O'Donell, kiu malhelpis atencon kontraŭ imperiestro Francisko Jozefo, kaj sub lia zorgo la kastelo ricevis la nunan aspekton. Tamen ĝi ne estis enloĝata kaj jam en 1874 ĝi estis vendita Hubert Max Friedrich von Galen]]; ili preferis forlasi Vestfalion kie regis inter la katolikaro emancipiĝtendencoj je pli sendependa eklezio sen influego fare de Romo.

Post Anschluss gastis knabinaj anoj de Regna Laborservo. De 1949 la arkidiocezo uzis ĝin kiel porjunulan hejmon kaj spiritan ekzercejon; en 1959 grafino Margarete von Galen vendis la kastelon tute al la diocezo sed de 1973 ekposedas ĝin la komunumo Goldegg.

interna korto

Post profundaj restaŭradoj okaze de la landa ekspoziciego Reformation, Emigration – Protestanten in Salzburg en la jaro 1981-a, ĝi ŝanĝiĝis je grava kultura kaj kleriga centro. Ene estas ankaŭ regionhistoria muzeo por la tuta distrikto (Pongauer Heimatmuseum) kaj seminariejo (i.a. por okazigi Goldegger Dialoge). Ne forgesindas la tie aktiva pentrista akademio kaj invita kafejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burgen und Schlösser in Salzburg. Band 1: Pongau, Pinzgau, Lungau. Birken-Verlag, Wien 1978, ISBN 3-85030-037-4 (=Österreichs Burgen, Schlösser, Wehrkirchen in der Birken-Reihe)
  • Franz Huter (eld.), Hanns Bachmann: Handbuch der historischen Stätten. Band: Österreich. Teilband 2: Alpenländer mit Südtirol (=Kröners Taschenausgabe, 279). Dua eldono, Kröner, Stuttgart 1978, ISBN 3-520-27902-9.
  • Gerhard Stenzel: Von Schloß zu Schloß in Österreich. Kremayr & Scheriau, Wien 1976, ISBN 3-218-00288-5, p. 176–177.
  • Friederike Zaisberger: Der Rittersaal im Schloss Goldegg. Salzburger Land. Amt der Salzburger Landesregierung, Salzburg 1981.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eble temas pri Golleg apud Taxenbach-Eschenau.
  2. Robert Redtenbacher: "Goldegg: Erben wollen Gemälde aus Rittersaal" - apud: Krone.at, 19.12.2010
  3. "Die Heiligen Drei Könige in Goldegg" ĉe: SalzburgWiki