Kastelo Hirschhügel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Hirschhügel

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 45′ 52″ N, 11° 22′ 58″ O (mapo)50.76433411.382796Koordinatoj: 50° 45′ 52″ N, 11° 22′ 58″ O (mapo)
Kastelo Hirschhügel (Turingio)
Kastelo Hirschhügel (Turingio)
DEC
Kastelo Hirschhügel
Kastelo Hirschhügel
Situo de Kastelo Hirschhügel
Kastelo Hirschhügel (Germanio)
Kastelo Hirschhügel (Germanio)
DEC
Kastelo Hirschhügel
Kastelo Hirschhügel
Situo de Kastelo Hirschhügel
Map
vdr
La iama ĉasista kastelo Hirschhügel
Kripto de la familio Parry

La iama Ĉaskastelo Hirschhügel (germane Jagdschloß Hirschhügel) situas en la kvartalo Kuhfraß de la komunumo Uhlstädt-Kirchhasel en Distrikto Saalfeld-Rudolstadt en Turingio/Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al la posedaĵoj de Kastelo Kochberg apartenis la paŝtejoj ĉe la rojo Haselbach. Temis pri per murego, akvofosego, bastionoj kaj protektita antaŭkonstruaĵaro; ĝi menciitis en 1428 unuafoje kiel Kuhfraß. De tiuj fortikaĵoj hodiaŭ apenaŭ io restis. James Patrick von Parry nomiĝis la iro riĉa kiu rajtis iĝi edzo de Luise von Stein (nepino de Charlotte von Stein), post kiam li estis aĉetinta ĉe la duko de Altenburg nobeltitolon por si. Parry konstruigis Kastelon Hirschhügel. La nomo Hirschgrund (areeto por cervoj) por Haselbach-valo, Hirschbrunnen por Eichenborn kaj Hirschwiese (cerva herbaro) venis de li mem. Laŭ Luise nomiĝis ankaŭ Ludovikina turo (Kleinkochberg). Heredis en 1892 grafo Viktor Henckel von Donnersmarck tiun ĉi bienon. En la Nova ejo (Neues Haus) ekgastis en 1941 porinfana hejmo kaj en 1945 la tuto senrekompence eksproprietigitis. Iĝis la komplekso en dum la GDR-diktaturo oldulejo kaj psikiatra instituto; en 2010 ekis enesti maljunulejo de socia fondaĵo. La historie restaŭrita ĉaskastelo kun parko ampleksa kaj ok hektarojn granda utiligatas kiel sociterapeŭtika helpcentro por 125 homoj. Alilokaj loĝadunuoj troviĝas en la Saale-valo en la vilaĝo Etzelbach (Uhlstädt-Kirchhasel).[1] En 1994/95 ankoraŭ ekzistanta meblaro redonitis al la familio Henckel von Donnersmarck, kiu kontrakte interkonsentis kun Fondaĵo Weimarer Klassik pri daurxa lupreno. Temis pri bildoj, grafikaĵoj, artaĵoj, mebloj kaj 39 de Goeto mem faritaj deseĝnajoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj de novembro 2014. Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2019-11-26.