Kastelo Löbichau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Löbichau
Dorothea von Kurland, gvidantino de Literatura salono, kun la infanoj Wilhelmine kaj Pauline; sume ŝi havis kvar filinojn, el kiuj estis unu eksteredzeca

Kastelo Löbichau (germane: Schloss Löbichau) estas nuntempe oldulejo en Verwaltungsgemeinschaft Oberes Sprottental, Germanujo, en la kvartalo Löbichau. Iam la kastelo famis internacie kiel kunvenejo de intelektuloj kaj politikistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de marĉolando starigitis akvokastelo kiu iĝis posta kavalira bieno; ĝia unua mencio estis en al 13-a jarcento. Ĝis 1360 posedis la bienon la dinastio von Swentz; posteuloj iliaj estis la sinjoroj von Ende (ekde 1494) kaj ekde 1619 la sinjoroj de Einsiedel. La familio von Hoym aĉetis ĝin en 1730.

Dukino Dorothea von Kurland akiris ĝin en 1794 kiu starigis inter 1796 kaj 1798 sur la burgaj fundamentoj klasikisman kastelon. Pejzaĝa parko ĉirkaŭis ĝin kaj najbare oni konstruis laŭ baroka stilo la pli etan Kastelon Tannenfeld. Ambaŭ kasteloj kune formis t.n. muzejon (Musenhof) kiun volonte frekventadis gravuloj politikaj kaj kulturaj.

Post la morto de la dukino en 1821 la posedaĵo venis en la manoj de la filino Johanna Katharina Prinzessin Biron von Curland, edzino de Francesco Pignatelli, duko de Acerenza. Post ŝia morto en 1876 la nevino posedantis. En 1886 instalitis enkastele memorigsalono por la poeto por povi dokmentadi la rilaton specialan inter la dukino kaj la kontraŭnapoleona poeto.

Frau von Tümpling donacis la kastelon en 1908 sub la nomo Johanna-Luisen-Stift al la Germana nobelara societo kiu tenais surloke daman konventon kaj ĝis 1930 ankaŭ lernejon pri dommastrumado. La lernejo apartenis ekde 1908 al la ligo Reifensteiner Verband. Post 1945 instalitis ene oldlejo akj ekde 1951 la Subdistrikto Schmölln havis tie siajn buroojn. La en 2009 malkonstruita klasikisma ĉefa ejo anstataŭigitis per novkonstruaĵo laŭ la historia modelo. Restoj de la meblaro troviĝas hodiaŭ ĉe Kastelo Osterburg.

Gastoj en al rondoj dukinaj[redakti | redakti fonton]

Caro Aleksandro la 1-a (Rusio) gastis en 1808 por peri kontakton kun la familio de la franca ministero pri eksteraj aferoj Charles-Maurice de Talleyrand. La sekvintan jaron nuptis la plej maljuna filino Dorothée nevon de Talleyrand. Aliaj gastoj estis la Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio), Klemens von Metternich, Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich von Schiller, Christian Gottfried Körner, Friedrich Arnold Brockhaus, Paul Johann Anselm von Feuerbach kaj Theodor Körner. Intertempe estis samtempe 300 gastoj surloke.

Jen kelkaj personoj kiuj estis tre ŝatata de la dukino: Wilhelmine von Sagan, la verkistino Elisa von der Recke, Christoph August Tiedge, Jean Paul. La heredoj de ŝi transdonis taglibrojn kaj leterojn al la biblioteko de la Universitato de Jena. Sume estiĝis 19 volumoj kiuj kombinis privataĵojn kun tre gravaj cirkonstancoj publikaj. Ankaŭ en la Muzeo Kastelo Posterstein ekzistas sekcio traktanta la muzejon de al dukino de sur Kastelo Löbichau. Interesas ankaŭ la diversaj politikaj kontaktoj inter la eŭropa okcidento kaj Rusio tra la baltia Kuronio; tie ja dukis ŝia edzo Peter Biron. Anna Dorothea mem estis emancipiĝinta virino kiu taksitis ankaŭ bonega diplomatino.

Löbichau situas favore inter Berlino kaj Karlovy Vary, inter Dresdeno kaj Erfurto en proksimeco de la intelektulaj centroj Jena kaj Vajmaro. La dukino, kiu mem flegis loĝi en Berlino, aranĝis sur la kasteloj en Löbichau kaj Tannenfeld vivon socian viglan unuigantan politikon, literaturon, penetraton, muzikon kaj sciencojn. Tie oni kunvenis por diskutado, prelegadoj, festoj, teatraĵoj, koncertoj. Helpis tiuncele ankaŭ personaj kontaktoj de la dukino kiun ŝi estis fleginta ekz. en Berlino kaj Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]