Kastelo Lauenstein
Kastelo Lauenstein troviĝas en Lauenstein, kvartalo de Ludwigsstadt, Germanujo. La mezepoka altaĵburgo kuŝas ege pitoreska sur alteco de 550 metroj supre de la vilaĝo. Temas pri la plej norda burgo de Bavarujo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Starigintoj estis en la 12-a jarcento la grafoj de Vajmaro-Orlamünde. Mencio unua de 1337 parolas pri certa grafo Frederiko de Orlamünde, senjoro de Lauenstein. Rekonstruo post detruo en la 14-a jarcento necesis. En 1506 la senjoroj de Thüna akiris la tuton, kiuj baldaŭ pliampleksigis la burgon. En 1622 margrafo Kristiano (Brandenburgio-Bayreuth) posedantis, en 1803 la ŝtato Bavarujo. En 1896 la privatulo Erhard Meßmer ne nur aĉetis la burgon sed ankaŭ zorgis pri restaŭrado rimarkinde bona. De 1962 reposedantis la tuton la Liberŝtato Bavarujo.
En 1551-54 estiĝis en la norda parto de la ĉefa burgo fortimpresa alo Thüna-Bau kun bela ŝtupara turo. Tiam estis refarita la jam ekzistinta alo Orlamündebau. Tiutempe oni ankaŭ refaris la malnovan portalon. Pli malfrue konstruiĝis ŝtona ponto (ueste) kaj oficejo (nun feriloĝeja sekcio).
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La komplekso konsistas el antaŭburgo kaj ĉefburgo. Belas la interno: krucripvolbo teretaĝe kun angula kameno, preĝa ĉambro kun pentraĵoj plej supre, ĉasada salono kun apudaj loĝĉambroj por gastoj de Meßmer, blua volbo el 1600 en la Orlamünde-alo. Ekstere ne forgesendas lindaj arkadoj.
Partoj de la burgo funkcias kiel muzeo kun armiloj, kirasoj, mebloj, ŝlosiloj, lampoj, muzikinstrumentoj. Ĉiun duan jaron junie okazas mezepoka festo Lauensteiner Burgfest.
Kongresoj
[redakti | redakti fonton]- Dum la Unua mondmilito la burgo dufoje (majo kaj septembro 1917) organizis kritikajn diskutrondojn nome Lauensteiner Tagungen. Iniciinto de la kunveno de politike malsame orientitaj uloj estis la eldonisto Eugen Diederichs. Libere estis surtabligitaj ideoj pri la estonteco de Germanjujo ekz. fare de la sociologoj Max Weber, Werner Sombart, Ferdinand Tönnies, Alfred Vierkandt, la historiisto Friedrich Meinecke, la dramisto Ernst Toller, la verkistino kaj feministino Berta Lask, la ekonomisto Edgar Jaffé kaj la pli malfrua ŝtatprezidento Theodor Heuss.[1][2]
- En junio 1936 gastas burge la Germana Filatelista Tago.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Elmar D. Schmid, Horst H. Stierhof: Burg Lauenstein: amtlicher Führer. Kvina eldono, Bayerische Verwaltung der staatlichen Schlösser, Gärten und Seen, München 1996
- Hans-Jörg Henning: Führer durch die Burg Lauenstein im Frankenwald, unua eldono, Carl Link Verlag, Kronach 1972
- Siegfried Scheidig: Lauenstein: Eine Wanderung durch die Vergangenheit. Verlag Helmut Wagner, Lauenstein 1977
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj de Bavaruja administrado de shtataj kasteloj, ĝardenoj kaj lagoj"
- informoj de Domo de bavara historio (Ratisbone)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brigitte Degelmann: "Burg Lauenstein: Vor 100 Jahren strömen Intellektuelle aus ganz Deutschland in den Frankenwald." Ĉe: Neue Presse, 12.2. 2014
- ↑ listo de enburgaj gastintoj