Werner Sombart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Sombart
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1863 (1863-01-19)
en Ermsleben
Morto 18-an de majo 1941 (1941-05-18) (78-jaraĝa)
en Berlino,  Nazia Germanio
Tombo Waldfriedhof Dahlem
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Anton Ludwig Sombart
Edz(in)o Corina Sombart
Infanoj Ninetta Sombart • Nicolaus Sombart
Okupo
Okupo ekonomikistosociologo • universitata instruisto • historiisto
Verkoj The Jews and Modern Capitalism
vdr

Werner SOMBART (Ermsleben, 19a de januaro 1863 - Berlino, 18a de majo 1941) estis germana ekonomikisto kaj sociologo, konsiderita la estro de la "juna historiciisma skolo" kaj estas unu de la esploristoj kaj pensuloj de sociaj sciencoj plej famaj de la unua kvarono de la eŭropa 20-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la universitatoj de Pisa, Berlino kaj Romo, kaj juron kaj ekonomikon. En 1888, li doktoriĝis en la Universitato de Berlino sub estreco de Gustav von Schmoller, la germana ekonomikisto plej elstara de la epoko. Ĉar li estis konsiderita ekstremdekstrulo, kiam la fakultatoj de prestiĝaj universitatoj kiel tiuj de Hajdelbergo kaj Frajburgo proponis al li profesorecon, la respektivaj registaroj, malakceptis tion. Sombart, tiam estis konsiderata elstara marksisto, kaj Friedrich Engels asertis, ke li estas la nura profesoro kiu komprenis La Kapitalon.

Wirtschaftsleben im Zeitalter des Hochkapitalismus, 1928.

En 1902, lia majstroverko, Der modern Kapitalismus, aperis en ses volumoj. Per tiu veko oni popularigis la uzadon de la termino "kapitalismo", ŝajne kreita de Marx kaj disvastigita de Engels. La libro estas sistema historio de la ekonomio kaj de la ekonomia disvolvigo tra la tempoj kaj vera verko de la germana "historiciisma skolo" pri ekonomiko. En 1906 li ekprofesoris en komerca lernejo de Berlino, malpli prestiĝa, sed pli klina al politiko. Finfine, en 1917, Sombart iĝis profesoro en la Universitato de Berlino, kiu estis tiam ege prestiĝa. Li tie profesoris ĝis 1931, sed li plue instruis ĝis 1940. Dum tiu periodo, li estis unu de la plej influaj sociologoj, multe pli prestiĝa ol lia amiko Max Weber, kiu poste superos lin ĝis punkto ke nuntempe Sombart estas preskaŭ forgesita en tiu nivelo.

Dum la Vajmara Respubliko, Sombart orientiĝis politike dekstren (Revolucia konservismo); liaj rilatoj kun nazioj estas ankoraŭ pridebatitaj aktuale. Lia libro pri antropologio, de 1938, nome Vom Menschen, klare estas kontraŭnazia, kaj la nazioj malpermesis ĝian publikigon kaj distribuadon. Antaŭa verko, nome Die Juden und das Wirtschaftsleben (1911), estas rilata al la studo de Max Weber pri la rilatoj inter protestantismo (kaj partikulare kalvinismo) kaj kapitalismo, escepte pro la fakto ke Sombart metis la judojn en la koro de ties disvolvo. Tiu libro estis konsiderata prosemida kiam ĝi estis publikigita, sed kelkaj judaj nuntempaj esploristoj priskribas ĝin kiel kontraŭsemida, almenaŭ pro ĝiaj konsekvencoj. Pro sia sinteno al nazioj, li estas ofte komparita kun Martin Heidegger kaj Carl Schmitt, sed ŝajne dum tiuj ja estis pensuloj tre proksimaj al la ideologio de la Tria Regno, Sombart estis ĉiam ambigua.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sombart, Werner (1902-1916): Der moderne Kapitalismus. Historisch-systematische Darstellung des gesamteuropäischen Wirtschaftslebens von seinen Anfängen bis zur Gegenwart. Fina eld. 1916, repr. 1969. (3 vol. en 6): 1987 Munich: dtv.
  • Sombart, Werner (1906): Das Proletariat. Bilder und Studien. Die Gesellschaft, vol. 1. Berlín: Rütten & Loening.
  • Sombart, Werner (1906): Warum gibt es in den Vereinigten Staaten keinen Sozialismus? Tübingen: Mohr.
  • Sombart, Werner (1911): Die Juden und das Wirtschaftsleben. Leipzig: Duncker & Humblot.
  • Sombart, Werner (1912): Luxus und Kapitalismus. München: Duncker & Humblot, 1922.
  • Sombart, Werner (1913): Krieg und Kapitalismus. München und Leipzig: Duncker & Humblot.
  • Sombart, Werner (1913): Der Bourgeois: zur Geistesgeschichte des modernen Wirtschaftsmenschen. München: Duncker & Humblot, 1920.
  • Sombart, Werner (1926): Widerlegung des Marxismus.
  • Sombart, Werner (1934): Deutscher Sozialismus. Charlottenburg: Buchholz & Weisswange.
  • Sombart, Werner (1938): Vom Menschen. Versuch einer geisteswissenschaftlichen Anthropologie. Berlín: Duncker & Humblot.
  • Sombart, Werner (1956): Noo-Soziologie. Berlín: Duncker & Humblot.
  • Sombart, Werner (2001): Economic Life in the Modern Age. Nico Stehr kaj Reiner Grundmann, eld. New Brunswick: Transaction.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Werner Sombart en la hispana Vikipedio.