Kastelo Moosham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Moosham en Salcburgio
la kastela orgeno

Kastelo Moosham (germane Schloß Moosham) estas (muzea) burgo en Unternberg, Aŭstrujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la konstruaĵo datumas de la romia epoko. Romiaj kapiteloj trovitaj dum la restaŭrado de la kastelo en la 1980-aj jaroj montras tion. En frua mezepoko jam aperis la senjoroj de Moosham, kies nomon la burgo portas. En la jaro 1281 kastelo Moosham estis deprenita fare de Otto von Saurau. Arkiepiskopo Frederiko la 2-a de Walchen, fidela sekvanto de Rudolfo de Habsburgo, devigis la fierecan vazalon submetiĝi. Sed baldaŭ Otto von Moosheim, la posedanto de la burgo, leviĝis kontraŭ sia salcburga suvereno Rudolfo de Hoheneck kaŭzante al li grandan damaĝon per kontinua malpaco. Pro sia perfido li perdis en la jaro 1285 ĉiujn siajn posedaĵojn, inkluzive de sia kutimburgo.

Ekde la 14-a jarcento estis praktikata aparta speco de administradaj flegado kaj priokupiĝo (Burghut). Nur en la jaro 1520 la landmastra tribunalo, kiu antaŭe havis sian sidejon je kastelo Mauterndorf, estis translokita al Moosham. La prizorgantoj de Moosham estis samtempe kastelanoj kaj laŭ cirkonstancoj ankaŭ policaj estraroj. De ĉi tie la regiono estis regata en la nomo de la landmastro, kun altaj privilegio ekz. pri enspezkolekto kaj juĝado. Pro tio, la salcburgaj ĉefepiskopoj enpostenigis surloke nur taŭgulojn, ekz. el la familioj Kuenburger, Tannhäuser, Keutschach, Grimmings. El ili devenis pluraj famaj salcburgaj arkiepiskopoj.

Dum la tempo de la kamparanaj ribeloj Moosham ne estis elŝparita de sieĝoj kaj okupiĝoj. Tamen la policestraro Franz von Tannhausen elpelis la ribelulojn en la jaro 1526. La sekvajn jardekojn kaj -centojn okazis tie ĉi ne malmultaj procesoj kontraŭ sorĉistinoj.

Inter la 25-a kaj la 27-a de oktobro de 1611, lia malfeliĉa ĉefepiskopa kaj princa moŝto Wolf Dietrich von Raitenau pasigis nokton surloke dum sia fuĝo al Karintio, de kie li revenis kaptita. En la jaro 1790 okazis divido de la regna prizorgado: ĝi estis translokita parte al Tamsweg kaj parte al Sankt Michael kaj kastelo Moosham pli kaj pli kadukis. Ĝi jam estis tre malbona stato, kiam en la jaro 1886 la konata promotoro de la artoj kaj eminenta esploristo grafo Johann Nepomuk Wilczek (1837-1922) aĉetis la tuton kaj tuj ekrenovigadis.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La vasta konstruaĵo, kiu disdividiĝas en la superan kaj suban burgon, havas du kortojn; en la suba korto troviĝas puto, kiu havas profundon de 64 metroj. La kastelo enhavas vicon da ĉambroj, kiuj enhavas altvaloraĵojn. Antaŭ ĉio temas pri antikvaĵoj el Lungau mem: ĉeestas kolektoj i.a. de malnovaj kahelaj fornoj, kestoj, kostumoj, armiloj. Sed ankaŭ el ĉiuj aliaj kronlandoj de Aŭstrio-Hungario la kolektema grafo venigis multajn artaĵojn por pliriĉigi sian kastelon.

El la ĉambroj aparte mencindaj estas la princa, la ĉasa kaj la skriba ĉambroj de la grafo. Aparte interesas la babilada ĉambro, kies muroj estas ornamitaj per belegaj pentraĵoj prezentantaj legendojn el Lungau. En la suba parto de la kastelo troviĝas la malluma juĝejo kun torturĉambro; ankoraŭ ekzistas torturiloj, per kiuj iam mizeruloj alfrontis torturojn. Apude sinsekvigas la mallumaj ĉeloj en kiuj eĉ pereis prizonuloj.

Rimarkindaĵo estas ankaŭ la kapelo kun la freskopentraĵoj de Gregor Lederwasch (la 4-a) el Tamsweg, el la dua duono de la 18-a jarcento. Pro la senĉesa kolektada zelo de Wilczek kvazaŭ aŭtomate kastelo Moosham fariĝis muzeo. Vere neniu alia kastelo en la ĉirkaŭaĵo povas konkuri ĝin laŭ valoro kaj riĉeco de la ĉi tie akumulitaj artaj objektoj. La Wilczek-oj ĝis nun posedantis la kastelon. Dum la Dua mondmilito ne estis damaĝoj.

Aliaj utiligoj kulturaj[redakti | redakti fonton]

  • En 1976 la pianisto Cecil Taylor surbendigis dum festivalo surburge sian albumon Air Above Mountains (Buildings Within).
  • En 1981 kaj en 2019 la kastelo servis kiel fikcia okazo-loko de hororaj radidramoj (Der Pakt mit dem Teufel[1]; Die Höllenfahrt des Schörgen-Toni[2]).
  • En 1982 oni germana-usona teamo filmigis Der geheimnisvolle Fremde kun la aktoro Bernhard Wicki. Tiu ĉi tradicio obliĝis ekde la komenco de la 2000-a jaroj. En aŭtuno 2016 ekzemple partoj de la filmo Die Ketzerbraut elfariĝis ĉi-tie.[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]