Saltu al enhavo

Kastelo Nimritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
50.70044211.651794
Kastelo Nimritz

Kastelo Nimritz (germane: Schloss Nimritz) estas historia konstruaĵo en Nimritz, Germanujo, en la turingia Distrikto Saale-Orla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo menciitis unuafoje en 1074 endokumente.[1] Unue temis pri akvokastelo kun rektangula horizontala projekciaĵo kaj enirejo ĉe la suda flanko. La akvofoso ekzistis ĝis 1870; rojo ankaŭ nun ankoraŭ fluas. La senjoroj de Etzdorff alikonstruigis la konstruaĵon inter 1565 kaj 1569 je renesanckastelo. Tiutempe estiĝis ankaŭ la norda ŝtupara turo kaj la nordokcidenta orielo. En la dua supra etaĝo troviĝas tri diversaj farbaĵoj el la renesanca tempo (de aranĝoj inter 1565 et 1569) atestantaj la grandajn aranĝojn tiutempajn. En 1640 svedaj soldatoj dum la Tridekjara milito marodis kies tendaro troviĝis apud Saalfeld (Saale). Sed la masiva kverka pordo defendas la internon kaj eltenas la hakilojn kies spurojn oni vidas ĝis nun. Ĉirkaŭ la jaro 1740 la interno nove farbitis kaj kelkaj ĉambroj ricevis alian parceligon; la plafonoj plibeligitis per stukaĵoj. La familio Bünau aĉetis ĉ. 1600 la kastelon kaj aranĝis la alikonstruadon. La longa cepa spajo de la ŝtuparturo datumas de 1760.

Dum la malfrua 19-a jarcento fariĝis multaj ŝanĝoj konstruaj kaj meblaroj, kio kutimis en multaj aliaj kasteloj tiutempe. La t.n. suda korto inter la aloj surkonstruitis. En 1773 akiris la senjoroj de Beust la domon. La lasta proprietulo estis ĝis 1945 majoro Joachim von Beust.

Dum la Dua mondmilito nenio damaĝitis; komunistoj ordonis la malkonstruon de eron kastelan.[2][3] En aŭtuno 1947 la sovetiaj okupantoj donis la ordonon SMAD nr 209 je malkonstruo de nobelaj sidejoj kion la parte jam reduktita kastelo povis ŝpari al si servante kiel loĝejoj por el Eosta Eŭropo forpelitaj germanoj.[4]

La vendo fare de la komunumo al t.n. investanto iĝis fiasko. Sekvis diversaj posedantoj novaj kaj en 2000 la estonteco de la kastelo estas severe endanĝerigita. Salvo venis ekde 2001 danke al nova posedanto serioza. Estante en privata posedo la kastelo ne povis vizitiĝi. Por la sukcesa restaŭrado aljuĝitis en 2006 la Turingia premio monumentprotekta.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer, Verlag Rockstuhl, Bad-Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 201.
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag 2001, ISBN 3-910141-43-9, p.190.
  3. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg Verlag 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 217–218.
  4. hloesser/nimritz/nimritz.htm Informoj prikastelaj[rompita ligilo]
  5. Flanka noto prie en artikolo pri restaŭradlaboroj en la Kirko de Schleiz. Arkivita el la originalo je 2016-01-28. Alirita 2020-06-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]