Kastelo Schleiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Schleiz

Turmruine Schleiz.JPG

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 34′ 36″ N, 11° 48′ 42″ O (mapo)50.576711.8117Koordinatoj: 50° 34′ 36″ N, 11° 48′ 42″ O (mapo)
Situo de Kastelo Schleiz
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La kastelo, urba krono de Schleiz ĝis 1945
Vido disde Monta kirko; la konstruaĵo dekstre supre estas la policejo, iama princa financoficejo

Kastelo Schleiz (germane: Schloss Schleiz) en Schleiz, Germanujo, estis en al manoj de la grafoj kaj princoj de Reuß. Post bombardo en aprilo 1945 kaj forigo de la ruinoj en 1950 postrestis nur du turoj. Nenio alia rekonstruitis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo de la senjoroj de Lobdeburg el la 13-a kaj 14-a jarcentoj anstataŭigitis ĉ. la jaro 1500 fare de Henriko la meza de Reuß per duala novkonstruaĵo. Post detruo kaj incendio en 1689 kaj forigo de belfrido la tuta komplekso ĝuis kompletan aliaranĝon. La suda alo kun la ĉefportalo kaj la du turoj alvenis okaze de etendiĝo fare de la konata arĥitekto Johann Gottlieb Riedel en la jaroj 1753 ĝis 1755.Tial estiĝis la regula ĉevalfera tuto kun tri respektive kvar etaĝoj.

Post fajrego de 1837 estiĝis en 1840 arĥitektura unuigo: estu ĉie ajn kvar etaĝoj kun seltegmentoj, fenestroriĉaj fasadoj sen speciala dispartiĝo, pintkeglaj spajroj turaj. De la baroka antaŭa planaro nur malmulto enkorpigitis: baroka portalo kaj balkono kun kradaĵo de 1755. Fortimpresa salonego ene nomiĝis Weißer Saal. La kastelo havis grandan ĉevalejon, multajn ekonomiejojn kaj belan parkon. En ĝi estas nuntempe sovetia soldathonora tombejo. Ĉe la konstruo post la incendio de 1837 la kastelo perdis iel sian naivan-ludeman belecon.

En 1919 gastis ene la urba arĥivo; restaĵoj de ĝi translokigitis je la fino de 1945 en la urbodomon. Kiam la aliancanoj bombade atakis la kastelon maleblis estingo de la flamoj pro malfunkcianta akvotubaro. La aĵoj el la princa arĥivo, la biblioteko kaj la regionhistoria kolekto Oberland kun armilsalono kvazaŭ komplete brulkonsumiĝis. La sama sorto trafis la el Kastelo Posterstein pro sekureckialoj ricevitaj vandtapiŝegoj kaj artaĵoj. Krome viktimis fajrege la kastela kirko (kiu servis liturgie al la romkatolika fidelularo) kaj 17 loĝejoj enkastelaj. La malnova vinokelo tiam servis kiel bombŝirmejo. En 1950 forigitis la malmultaj restaĵoj; la turaj tamen konserviĝis danke al la kuraĝa engaĝiĝo de urbanoj historiemaj. En 1958 okaze de nova brulo detruitis ankaŭ la lastaj ĉevalejo-restoj. Tuj poste la tuta zono, kiu ja servis al la polico de GDR, baritis per dorndrato. Ŝtalaj pordegoj kaj hundoj mordemaj pliintensigis la novan remparan karakteron.[1]

Post Turniĝo kaj naŭ monatoj da laboro spajroj rekonstruitaj metitis sur la turojn (ĝis decembro 1993). Hodiaŭa posedanto estas la turingia ministerio pri internaj aferoj. Uzas la polico garaĝojn kaj la iaman princan financan oficon.[2]

Rezideja estis la kastelo inter 1482 kaj 1500 (Henriko la meza), ekde 1552 (Henriko la 4-a, burggrafoj de Meißen), en 1563 (Henriko la 6-a) kaj inter 1647 kaj 1848 (kiam fonditis la Princujo Reuß pli juna linio).

Renkontoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sovetia honora soldattombejo en la iama kasteloparko
  • Max von Ehrenthal: Waffensammlung des Fürsten Reuss J. L. zu Schloß Osterstein, sowie die Gewehrkammer des Fürsten Reuss J. L. zu Schloß Schleiz. B. Kühlen, München-Gladbach 1908.
  • Juergen K. Klimpke: Das Schloss zu Schleiz. Teil 2. Kleine Heimat-Bibliothek Nr. 7. Verlag Juergen K. Klimpke, Schleiz 1997
  • Juergen K. Klimpke: Schloss-Ansichten. Schleizer Bilderheft Nr. 3. Schleizer Heimathefte 34. Verlag von Juergen K. Klimpke, Schleiz 2004
  • Rudolf Zießler: Schleiz (Kreis Schleiz) in Schicksale deutscher Baudenkmale im Zweiten Weltkrieg. Eldonis Götz Eckardt. Henschel-Verlag, Berlin 1978. Band 2, p. 522–524

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juergen K. Klimpke: Das Schloß zu Schleiz. Teil 2. Kleine Heimatbibliothek Nr. 7. Klimpke-Verlag, Schleiz 1997. p. 19
  2. "Burgsiedlung Schleiz"