Kastelo de Ádánd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Ádánd

Kastelo de Ádánd

Kastelo de Ádánd
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Hungario Hungario
Geografia situo 46° 51′ 28″ N, 18° 9′ 42″ O (mapo)46.85777777777818.161666666667Koordinatoj: 46° 51′ 28″ N, 18° 9′ 42″ O (mapo)
Kastelo de Ádánd (Hungario)
Kastelo de Ádánd (Hungario)
DEC
Kastelo de Ádánd
Kastelo de Ádánd
Situo de Kastelo de Ádánd
Map
Konstruita 1820-1827
Celo familia kastelo
Devena posedanto Pál Csapody
Nuntempa posedanto hungara ŝtato
vdr

La kastelo de Ádánd, konata ankaŭ pri la iama posedanto kastelo de Csapody [ĉapodi] estas historia monumento en vilaĝo Ádánd (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis jam kastelo en la 17-a jarcento. Pli nova kastelo estis konstruita inter 1820-1827 fare de Pál Csapody, kiu estis progresema bienulo kaj ĉevalbredisto. Dum la hungara revolucio de 1848 ekzemple Miklós Wesselényi, Zsigmond Kemény kaj aliaj politikadis en la kastelo. Post morto de Csapody pluraj posedantoj vivis interne. Dum la 2-a mondmilito la aktuala posedanto forfuĝis, la kastelo estis prirabita. Iom poste la kastelo iĝis internato de agrikultura lernejo. La tegmento de la kastelo estis trakonstruita inter 1980 kaj 1985, la interna parto en 2000, tamen la lernejo forlasis la kastelon en 2007. Ĝi estas nun neuzita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en parko. La fasado estas preskaŭ plene simetria. La meza parto reliefas. La unua etaĝo estas nur malgranda parto, sed aldoniĝas al tio mansardoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La kastela parko iam estis pli granda kaj ene estis ankaŭ pluraj agrikulturaj domoj. Dum la socialismo oni konstruis la necesajn aldonaĵojn por la lernejo (ekzemple sportejoj, metiejoj). Spite tion restis praaj arboj, ĉirkaŭ 150 aĝaj (eskuloj, nigraj juglandoj, platanoj, kafarboj, arbaraj pinoj, nigraj pinoj, pendaj betuloj, eŭropaj taksusoj). Menciindas busto pri István Fekete.

Fontoj[redakti | redakti fonton]