Kastelo de Almonacid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Almonacid
burgo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo,
- koordinatoj39° 44′ 56″ N, 3° 51′ 7″ U (mapo)39.7488-3.85183Koordinatoj: 39° 44′ 56″ N, 3° 51′ 7″ U (mapo)

Kastelo de Almonacid (Kastilio-Manĉo)
Kastelo de Almonacid (Kastilio-Manĉo)
DEC
Kastelo de Almonacid
Kastelo de Almonacid
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Kastelo de Almonacid
Vikimedia Komunejo:  Castle of Almonacid [+]
vdr
Almonacid de Toledo kaj fone la kastelo

La kastelo de Almonacid estas kastelo situanta en la municipo de Almonacid de Toledo, en la provinco de Toledo (Kastilio-Manĉo, Hispanio).

Situo[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Almonacid troviĝas en la municipo de Almonacid de Toledo, provinco de Toledo, je 20 km de la regiona kaj provinca ĉefurbo, Toledo, laŭ la aŭtoŝoseo nome Autovía de los Viñedos. Ĝi staras sur monteto kiu videblas el dekoj da kilometroj, ekde kie oni observas antikvan vojon al La Manĉo ekde ties strategia situo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua referenco dokumenta pri tiu kastelo datas el la jaro 848 kaj estas de islama deveno, kiam ĝi utilis kiel strategia gvatejo super antikva vojo al La Manĉo.

En la 11-a jarcento ĝi iĝis posedo de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio kiel parto de la doto de sia edzino Zaida filino de la reĝo araba. Poste ĝi estis donata de Alfonso la 6-a al la Katedralo de Toledo, kaj estis reformata en la 14-a jarcento laŭ mendo de la arkiepiskopo de Toledo nome don Pedro Tenorio. Ĝi estis tiam uzata kiel prizono por don Alfonso Enríquez, infanto kaj grafo de Gijón kaj Noreña kaj filo bastarda de Henriko la 2-a, malliberigita laŭ ordono de sia frato Johano la 1-a.

En la 18-a jarcento ĝi iĝis parto de la posedoj de la grafoj de Mora kaj en 1809 iĝis rifuĝo por la trupoj de la generalo Venegas en la lukto kontraŭ la francoj en la Batalo de Almonacid, kvankam malsukcese, ĉar fine la kastelo estis konkerita de la franca armeo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]