Kastelo de Bicske
La Kastelo de Bicske (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthyány [batjAni]) estas historia monumento en Hungario, en urbo Bicske.
Historio
[redakti | redakti fonton]Lajos Ernő Batthyány konstruigis la kastelon laŭ planado de József Hild inter 1754-1755. Ĉefepiskopo József Batthyány pligrandigis ĝin en la 1770-aj jaroj kaj tiam estis konstruita ankaŭ la kapelo. Tivadar Batthyány trakonstruis la kastelon inter 1796 kaj 1799. Dum la Hungara revolucio de 1848 estis tie stabo de armeo de Habsburgoj, dum la 2-a mondmilito armeo hospitalo funkciis en la kastelo. En la malfrua 19-a jarcento la kastelo apartenis al diversaj riĉuloj, en 1928 la ministerio aĉetis ĝin, poste loĝejo por orfoj funkcias en la kastelo. Nuntempe ankaŭ ekspozicio pri familio Batthyány estas videbla.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La duetaĝa kastelo situas sola en granda parko kaj formas U-literon. Ene troviĝas 64 ĉambroj.
Interne memorekspozicio pri Gyula Batthyány funkcias.
Parko
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi parko estis la unua en Hungario, kiu estis kreita laŭ pejzaĝa parko. Ankaŭ la parko estas protektata.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2015-10-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [2] hungare
-
La koridoro -
La ŝtuparejo -
Memortabulo pri Kázmér Batthyany