Kastelo de Gyömrő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Gyömrő (konata ankaŭ pri la iama posedanta grafa familio Kastelo de Teleki) estas klasikisma historia monumento en Hungario, en urbo Gyömrő. Nun en la kastelo kaj en la proksimaj domoj funkcias bazlernejo, speciala faklernejo, kolegio kaj pedagogia instituto pri mensaj handikapuloj.

Aerfoto pri la kastelo
Fasado de la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita inter 1840 kaj 1847 supozeble laŭ plano de József Hild, sed laŭ alia informo pli frue estis ĉi tie jam kastelo en la 1770-aj jaroj. En la kastelo ofte loĝis familianoj Teleki, tial interne estis videblaj la signifa artkolektaĵo de la familio kun biblioteko kun 4000 volumoj. Dum la 2-a mondmilito la kastelo restis netuŝita, sed poste la grafaj idoj estis forpelitaj, la mebloj kaj la ceteraj moveblaĵoj neniiĝis. En la 1960-aj jaroj la konstruaĵo iomete renoviĝis kaj en la ĝardeno pluraj domoj estis konstruitaj por la estonta lernejo. Depost fino de la socialismo ekstere la kastelo rericevis la originan aspekton, sed interne restis la simplaj ĉambroj.

Vido al la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en parko. Formo de la kastelo estas briko. La fasado estas simetria, la meza parto estas granda rizalito kun 4 kolonoj kaj timpano. Antaŭ la kolonoj estas ŝtupoj, malantaŭ la kolonoj 3 pordoj funkcias. Tamen estas enirejoj ankaŭ en ambaŭ flankaj aloj. La malantaŭa fasado similas al la ĉeffasado, sed la enirejo estis atingebla per kaleŝo. Interne origine 42 ĉambroj funkciis, poste ili estis trakonstruitaj al lernejaj celoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis origine mirinda, kiel la kastelo mem. En la parko estas densa reto de vojoj. Post la mondomilito oni hakis grandan parton de la arboj. Pri la restintaj arboj zorgas la lernantoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Parko de la kastelo
Parko de la kastelo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.