Kastelo de Kenderes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Kenderes (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Horthy [horti]) estas impona konstruaĵo en Hungario, en urbo Kenderes.

Aerfoto pri kastelo de Kenderes

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko familio Halasy [halaŝi] konstruis teretaĝan barokan kasteleton en la 1800-aj jaroj. En 1857 familio Horthy akiris la kastelon helpe de geedziĝo. Tie naskiĝis estonta regento Miklós Horthy en 1868. Signifaj bataloj okazis en Kenderes dum Hungara Sovetrespubliko en 1919, la kastelo riuniĝis. En 1922 oni konstruis novan tegmenton, post 3 jaroj la kastelo plene trakonstruiĝis. Tiam la kastelo havis novan mansardon kaj terason. En la kastelo renkontiĝis kun Horthy ministroj, diplomatoj, koloneloj, negocistoj, diversaj altranguloj. Post la 2-a mondmilito sorto de la kastelo estis la kutima: unue disrabis la kastelon, poste grenejo, stalo, lernejo por traktoristoj funkciis interne, aŭ ne estis uzata. Spite tion, kelke da ĉambroj restis netuŝeblaj. Depost la socialismo oni establis muzeon en la kastelo.

Fasado de la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko. Ĝi formas U-majusklon. En fino de la parko fiŝlago etendiĝas.

En la kastelo estas videblaj memorloko pri Miklós Horthy, ekde 2003 ekspozicio pri la mararmeo, ekde 2010 ekspozicio pri traktato de Trianon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]