Kastelo de Nagydorog

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Nagydorog (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas nuntempa lernejo de Nagydorog en Hungario.

Aerfoto pri la kastelo/lernejo en Nagydorog

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Széchenyi akiris la bienojn en Nagydorog en 1777. La progresema familio konstruis tie kastelon, akvoturon, muelejon, farejon pri alkoholoj, sed la ĝustaj konstrujaroj estas nebulaj. Ĉirkaŭ la jarcentŝanĝoj inter la 19-a kaj 20-a la kastelo estis trakonstruita. Tamen multe opinias, ke la kastelo konstruiĝis en 1891. Post la 2-a mondmilito en 1946 la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). En la sekva jaro jam 450 lernantoj lernis en la kastelo. Ekde 2003 ankaŭ infanĝardeno funkcias en la kastelo, sed la lernejo havas apude ankaŭ novan lernejodomon en la najbareco. En 2004 la lernejo prenis la nomon Széchényi Sándor, samtempe oni metis memortabulon pri Széchenyi Sándor sur la muron.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa konstruaĵo situas sola en granda parko laŭ la ĉefvojo inter 2 preĝejoj. Pro la trakonstruoj la kastelo ne estas deklarita historia monumento. Interne la ĉambroj spegulas la kutimajn lernoĉambrojn.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko troviĝas ankaŭ la akvoturo kaj diversaj sportejoj. En la parko kuras vojeto, kie tabuloj informas pri la diversaj arboj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]