Kastelo de Pétervására
La Kastelo de Pétervására aŭ laŭ la iama posedanto Kastelo de Keglevich [kegleviĉ] estas historia monumento kaj lernejo en urbo Pétervására (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La baroka kastelo estis konstruita en 1760 fare de familio Keglevich. La freskoj estis pentritaj inter 1762-1770. Tiutempe Henrik Fassola faris la feraĵojn. La aloj estis konstruitaj en la 19-a jarcento. Dum la 2-a mondmilito la kastelo ruiniĝis, poste ĝi estis prirabita. Dum la frua socialismo ĝi estis uzata diversmaniere, ekzemple fajrobrigado kaj kolĥozo uzis ĝin. Ekde la 1960-aj jaroj agrikultura lernejo kun kolegio kun 200 lernantoj uzis ĝin, sed samtempe oni belege restaŭris la kastelon. Ankaŭ estis konstruitaj pliaj necesaj konstruaĵoj. En la 2010-aj jaroj la lernejo forlasis la kastelon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa konstruaĵo kun mansardoj kaj kun kelo situas laŭ 3 vojoj, la kvara latero najbaras kun parko. Ĝi formas proksimume kvadraton. La fasado estas simetria, la meza parto kaj ambaŭ finoj iomete reliefas. En la etaĝo la plej granda ĉambro estis la manĝoĉambro.
Parko[redakti | redakti fonton]
Inter la aloj estas ĝardeno, kie oni plantis 2000 rozojn. En la apuda parko dum la lerneja periodo estis zorgeme kultivita. Pri la origina parko mankas informoj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2019-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj