Kastelo de Sitke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa foto pri la kastelo en Sitke

La Kastelo de Sitke (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Felsőbüki Nagy [felŝObuki-nadj]) estas historia monumento, nun hotelo aŭ gastejo en Hungario, en vilaĝo Sitke.

Aerfoto pri la kastelo en Sitke

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologoj en tiu loko burgo estis konstruita supozeble en la 1200-aj jaroj fare de familio Sitkey [sitkei]. Ĝi ricevis rolojn dum la kontraŭturkaj bataladoj. En la 1730-aj jaroj ĝi estis trakonstruita al baroka kastelo fare de familio Felsőbüki Nagy, sed la altaj bastionoj estis malkonstruitaj nur en la 19-a jarcento. Pli trakonstruo okazis en 1851. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, interne lernejo funkciis ĝis la 1960-aj jaroj, poste restis malplena. En 1982 entreprenistoj aĉetis la kastelon, ekde la sekva jaro ĝi funkcias kiel hotelo kun restoracio por 50 litoj. Estas ankaŭ ĉambregoj por 20, 40 kaj 100 personoj por aranĝaĵoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La (plejparte) unuetaĝa konstruaĵo kun granda kelo situas sola. Antaŭ la enirejo skulptaĵo pri Kristo staras de 1734. La konstruaĵo ne similas al geometria formo. La fasado estas malsimetria. La ĉefenireja parto iomete reliefas, sed pli bone reliefas la du anguloj. La plej menciinda ekstera ornamaĵo estas baroka balkono apud la ĉefenirejo.

Parko[redakti | redakti fonton]

Naĝejo apartenas al la parko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.