Kata Janza
Kata Janza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Janza Katalin Julianna |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1972 (52-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungara Popola Respubliko |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veres Péter Gimnázium (en) (–1990) |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Pintér (en) |
Amkunulo | Ádám Pesák (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.janzakata.hu |
Kata Janza, laŭ hungarlingve kutima nomordo Janza Kata estas hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikalkantisto (mezosoprano). Ŝiaj originaj personaj nomoj estis Katalin kaj Julianna.
Kata Janza[1][2] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1972 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kata Janza dum la bazlernejo kantis en infana koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1990, poste ŝi kantis en ŝlagrorkestro de István Bergendy. Ŝi kantis ankaŭ en televizio kaj radio, eĉ ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso en 1985. Ŝi akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Mária Gór Nagy en 1997. En la teatra jaro 1996 ŝi ricevis rolojn en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), poste ŝi aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis premiojn inter 1996-2018. Ŝi edziniĝis dufoje, same naskis dufoje, poste ŝi havas amkunulon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Titania
- Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac: – Roxanne
- Pierre Barillet-Jean-Pierre Grédy: Floro de kakto - Stéphanie
- Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar - Maria Magdala
- Andor Gábor-Albert Szirmai: Mágnás Miska - Rolla
- West Side Story (teatra versio) - Anita
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A zöld torony (1985) – Zsuzsa
- Barátok közt (televizia serio, 1998, 2000, 2002, 2004, 2005, 2007, 2009, 2014, 2018, 2020, 2021) – Ildikó Mátyás
- Casting minden (2008) – S-ino Lovas
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Lea Salonga, Joan Cusack[3]