Katalin Gémes
Aspekto
Katalin Gémes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gémes Katalin |
Naskiĝo | la 24-an de novembro 1961 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1988) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Katalin Gémes [gEmeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gémes Katalin estas hungara operkantisto, (mezosoprano).
Katalin Gémes [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Gémes frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris 2 diplomojn en Muzikakademio de Budapeŝto en 1985 kaj 1988. Ŝia plej grava instruisto estis Margit László. En 1988 ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekva jaro ŝi lernis en kurso de Vera Rózsa en Francio. En 1990 ŝi estis gastokantisto en Ateno. En la sekva jaro ŝi atingis la duan lokon en kantokonkurso de Schwetzingen. En la sekvaj jaroj ŝi havis turneojn en pluraj landoj.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Maddalena
- La Traviata – Flora Bervoix
- La Forto de la Destino – Preziosilla (1990)
- Georges Bizet: Carmen — Mercedes
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Magdalena
- Parsifal — paĝio
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – grafo Orlovsky
- Der Zigeunerbaron — Cipra
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly — Suzuki
- Gioachino Rossini:
- La barbiro de Sevilo — Rosina
- La Cenerentola — Cindrulino
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro – Cherubino