Katalin Ladik
Katalin Ladik | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1942 (80-jaraĝa) en Novi Sad | ||||
Lingvoj | serba • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • poeto • verkisto • vidartisto • ludartisto • desegnisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Katalin Ladik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ladik Katalin estas hungara-serba aktoro, poeto.
Katalin Ladik[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1942 en Újvidék (Hungara reĝlando, nuntempa Novi Sad en Serbio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Katalin Ladik jam dum la lernojaroj ricevis rolojn en hu:Újvidéki Rádió. Ŝi laboris inter 1961-1963 en banko, samtempe studis en ekonomia altlernejo en sia naskiĝurbo. Inter 1963-1977 ŝi havis postenon en la menciita radio. Intertempe en 1966 ŝi akiris plian diplomon (krom la ekonomia) en aktorstudio de la loka teatro. Ekde 1969 ŝiaj poemoj aperis en pluraj lingvoj. Inter 1977–1992 ŝi estis membro de teatro en Novi Sad, sed ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi alterne vivas en Budapeŝto, Novi Sad kaj Hvar, kie ŝi estas avangarda fenomeno kaj ankaŭ kantas kaj ekspozicias. Ŝi ricevis diversajn premiojn en pluraj landoj inter 1967-2020. Ŝi edziniĝis en 1963 kaj 1973.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Maŝa
- Ĉeriza ĝardeno - Ŝarlotta Ivanovna
- Ferenc Molnár: Liliom - S-ino Muskát
- Ede Tóth: A falu rossza - S-ino Tarisznyás
- Molière: La malsanulo pro imago - Béline
- Gergely Csiky: Mukányi - Ella
- Dezső Kosztolányi: Édes Anna S-ino Druma
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Eduard i Kunigunda (serba televizio, 1972) - ina titolrolo
- Napóleon (hungara filmo, 1989) - Leticia
- Berberian Sound Studio (brita filmo, 2012)
Ŝiaj elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Ballada az ezüstbicikliről (hungaraj poemoj, 1969)
- Mesék a hétfejű varrógépről (hungaraj poemoj, 1978)
- Poesie Erotiche (italaj tradukitaj poemoj, 1983)
- A parázna söprű – Bludna metla (hungaraj kaj serbaj poemoj, 1984)
- A négydimenziós ablak (hungaraj poemoj, 1998)
- Poèmes (francaj tradukitaj poemoj, 1999)
- Élhetek az arcodon? (hungaraj prozoj, 2007)
- Ladik Katalin legszebb versei (hungaraj elektitaj poemoj, 2012)