Katalin Nemes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Nemes
Persona informo
Naskonomo Katalin Frieder
Naskiĝo 5-an de oktobro 1915 (1915-10-05)
en Debrecen
Morto 29-an de marto 1991 (1991-03-29) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o György Nemes
Infano Anna Nemes
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto
vdr

Katalin Nemes [nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Katalin estis hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Frieder, ŝia edzo estis György Nemes.

Katalin Frieder [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1915 en Debrecen, ŝi mortis la 29-an de marto 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Nemes de la aĝo de 10 ŝi frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1937. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Béla Bartók, Imre Stefániai kaj Imre Keéri-Szántó. Dum la studentjaroj ŝi pianludis en amuzorkestro. Post la diplomo ŝi edziniĝis, ŝi naskis filinon en 1946. Ŝi instruis en muziklernejo, ekde 1953 ŝi estis asistanto, ekde 1959 jam ordinara instruisto en la Muzikarta Altlernejo. Krom la instruado ŝi ofte koncertis sola aŭ kun orkestro enlande kaj eksterlande. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]