Iván Erőd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Erőd
Iván Erőd en 2011
Iván Erőd en 2011
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1936 (1936-01-02)
en Budapeŝto
Morto 24-an de junio 2019 (2019-06-24) (83-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de VienoMuzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Adrian Eröd
Okupo
Okupo komponistopianisto
TTT
Retejo http://www.ivan-eroed.at
vdr

Iván Erőd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőd Iván estis hungara-aŭstra komponisto, pianisto, altlerneja instruisto. Lia avo estis Bernát Ney, lia onklo estis Tibor Ney.

Iván Erőd[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de junio 2019 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Erőd lernis pianadon de György Kálmán en sia aĝo 5, post 5 jaroj de Pál Kadosa. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1951 kaj 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Szabó (komponisto), Zoltán Kodály, Bence Szabolcsi, Lajos Bárdos, Olivér Nagy, Erzsébet Szőnyi, Dénes Bartha, Antal Molnár (komponisto), András Mihály kaj Katalin Nemes. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Aŭstrio kaj inter 1957–1961 li studis en Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno. En 1960 li ricevis aŭstran ŝtatanecon, ekde tiam li vivtenis sin el piankoncertoj. Inter 19671989 li ankaŭ instruis en Universitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz, poste en simila universitato en Vieno, en la studjaro 2004 en la menciita Muzikarta Altlernejo (intertempe levita al universitato). En 1993 li rericevis la hungaran ŝtatanecon kaj eĉetis domon en Csákberény. Li ricevis eksterlandajn kaj hungarajn premiojn inter 1961-2019. Li edziĝis en 1969, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1970-1984.

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Blovtriopo, Op. 4 (1957)
  • Ricercare ed Aria S. C. H. E., Op. 11 (1965)
  • Tri violonaĵoj, Op. 27 (1979)
  • Vesperaj imagoj, Op. 38 – Nagyzenekarra (1981)
  • 2-a violonsesopo, Op. 68 (1996)
  • Pici kaj Anti, Op. 85 (2009)
  • Tripelkonzert, Op. 92 (2015)

Liaj disĉiploj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]