Katedralo de Bayeux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Dipatrino de Bayeux
katolika katedralo
Loko
Ŝtato Francio
Komunumo Bayeux

Geografia situo

49° 16′ 32″ N, 0° 42′ 12″ U (mapo)49.275556-0.70333299999999Koordinatoj: 49° 16′ 32″ N, 0° 42′ 12″ U (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
diocezo Episkopujo de Bayeux-Lisieux
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Romanika kaj gotika
Konstruado 11-a jarcento
Specifo

Map

Ligiloj
Oficiala paĝaro https://bayeuxlisieux.catholique.fr/
vdr

La katedralo Dipatrino de Bayeux estas katolika konstruaĵo de precipe romanika kaj normanda-gotika stiloj, en la franca komunumo Bayeux kaj en la departemento Calvados, en la regiono Normandio.

La katedralo estas la sidejo de la diocezo de Bayeux kaj Lisieux, kaj estis klasigita kiel historia monumento en 1862. Ĝi konsistigas parton de rimarkinde konservata episkopa konstruaĵaro. Ĝi entenis dum pluraj jarcentoj la tapiŝon de Bayeux.

La malaperinta karolida katedralo estis detruita de la vikingoj kaj nova konstruaĵo estis denove detruita pro incendio en 1046. Hugo de Bayeux la 2-a (1015-1049) decidis la rekonstruon de la katedralo. Ĝi estis finita dum la regno de lia posteulo Odo de Bayeux (1049-1097), duonfrato de la duko Vilhelmo la 1-a. La ekstremaj datoj de la konstruo estas, laŭ Jean Vallery-Radot, inter 1040 kaj 1080. La katedralo estis konsekrita la 14-an de julio 1077, fare de la ĉefepiskopo de Rouen Jean de Ivry, en ĉeesto de Odo, de la duko-reĝo Vilhelmo kaj de ties edzino Matilda.