Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Naskiĝloko:Sovetunio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu kaj Sj1mor:

Mi iom miras pri tiu ĉi kategorio Naskiĝloko:Sovetunio, kiu evidente mem bakiĝas per enporto el vikidatumoj. Unue mi ne dirus ke la du-kontinenta eksa ŝtatego Sovetunio nomeblus "loko", kiu estas geografia punkto multe pli specifa, due mi neniam vidis iun alian kategorion "Naskiĝloko:IU ŜTATO" (ĉu io similaĵo entute ekzistas?), trie mi havas la suspekton ke ĝi jes grupigas multajn homojn naskiĝintajn en Sovetunio, sed neniel ĉiujn - kial kaj pro kia kriterio la elekto?

En la paĝo pri la litova prezidantino Dalia Grybauskaitė, tre kritika pri Sovetunio sed naskiĝinta en Litovio kiam la ŝtato estis kontraŭjure kaj armee okupita per Sovetunio, estas ankoraŭ Kategorio:Vilnanoj, kiu pli sence nomas la naskiĝlokon - eblus konsideri eĉ krei apartan kategorion "naskiĝintoj en Vilno" ene de Kategorio:Vilnanoj. Sed en tiaj kazoj aparte "doloras" meto de tiom ekzotika kategorio Naskiĝloko:Sovetunio...

La kategorio estis ruĝa ligilo, kio ankoraŭ pli ekzotigis ĝin - tion mi nun solvis per aldono de kategorio Sovetianoj, kvankam mi ne nomus tion "sistema enkategoriigo", sed nur "kosmetika forigo de ruĝa ligilo".

Kvankam mia ĵusa bluigo de la kategorio povus ŝajni legitimigo de ĝi, mi pledus - se iu teknike sukcesas pri tio - pri forigo de la aŭtomate aldonata kategorio, krom se ni konscie decidas havi kategorion pri "naskiĝlando" por ĉiuj nunaj kaj eksaj landoj - ne nur ekskluzive por la eksa imperiisma regno Sovetunio. ThomasPusch (diskuto) 10:58, 16 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Kara. Mi subtenas vian rezonadon. Amike Sj1mor (diskuto) 11:04, 16 jul. 2024 (UTC)[Respondi]