Kategorio-Diskuto:Subĉielaj muzeoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzo de vorto "Skanseno" aŭ "Skanzeno" problemas. Skanseno tute ne estas internacie komprenebla vorto. La artikolo mem esprimas ke la vorto disvastiĝis el Svedio al la resto de Skandinavio kaj de tie al kelkaj iamaj socialismaj landoj, kvankam la koncepto de etnografia subĉiela muzeo (kiu laŭ la artikolo samkiel la vorto same konatas precipe en Skandinavio kaj la eksaj socialismaj landoj) neniel nur konatas en norda kaj orienta Eŭropo, sed almenaŭ same en okcidenta kaj suda Eŭropo, kaj mi ankaŭ konas tiajn muzeojn ekzemple en norda, centra kaj suda Ameriko. Se en Hungario oni transprenis terminon el la sveda lingvo, tio estas interesa kaj menciinda fakto, sed ne kreas la neceson pro tio enkonduki novan vorton al Esperanto (Esperanto ne estas lingvo nur de Hungario). La artikolo simple prezentas la temon "etnografia subĉiela muzeo". Iom problemas ke preskaŭ ĉiuj subĉielaj muzeoj estas etnografiaj ... nur relative malmultaj teknikaj muzeoj pri grandaj ŝipoj aŭ grandaj aviadiloj ankaŭ estas subĉielaj aŭ havas siajn plej grandajn eksponaĵojn subĉiele (kompreneble: kial ŝtala ŝipo aŭ kombinmaterialsurfaca aviadilo, kiu ankaŭ en la reala vivo ĉiam situas ekstere, ricevu apartan multekostegan muzean halegon?). Tial ne surprizas ke ankaŭ la teorie pli ĝenerala artikolo "subĉiela muzeo" laŭ la nuna stato nur temas pri la temo "etnografia subĉiela muzeo". Laŭ la nuna stato konstateblas ke unu artikolo anstataŭ du tute sufiĉus. Sed ĉar tamen estas diversaj specoj de subĉielaj muzeoj (sen rigardo al la kvanto), ja bonas nomi tiun ĉi artikolon "etnografia subĉiela muzeo", kaj pliampleksigi la pli ĝeneralan artikolon "subĉiela muzeo". Sed certe nek termino "Skanseno" nek "Skanzeno" estas bona esperantlingva vorto (tio kompreneble ankaŭ validas por la kategorio "Skanzenoj").

Tiu komento enhave same validas por la nomigo de la artikolo ĝis nun nomita Skanseno kaj por kategorio ĝis nun nomita Skanzenoj. ThomasPusch (diskuto) 08:31, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri la kategorio estas aldona problemo, ke aldone ankaŭ estas kategorio "liberaeraj muzeoj", laŭ rekta traduko el la germana lingvo, kun intenco celi ekzakte la saman temon, ankaŭ "etnografiaj subĉielaj muzeoj". Ke sencas unuigo de la du al unu kategorio, sendubas. Tamen en Esperanto la nomo "subĉielaj muzeoj" pli bonas, ĉar la manko de tegmento kaŭzas ke tiuj muzeoj rekte situas "sub la ĉielo". Kial la aero en tiuj muzeoj estus pli "libera" ol la aero aliloke, ne estus klarigebla...

Se oni volus, oni povus krei kvar bazajn subkategoriojn:

  • etnografiaj subĉielaj muzeoj,
  • miniaturmodelaj subĉielaj muzeoj (kiel Mini-a-thür),
  • teknikaj subĉielaj muzeoj (pri aviadiloj, ŝipoj aŭ aliaj objektoj tro grandaj por muzeaj haloj) kaj
  • armehistoriaj subĉielaj muzeoj (kiel Fuortaro Bouda).

Ekster tiuj kvar kategorioj restus nur tre malmultaj artikoloj (kiel Kunstwanderweg Kleinbreitenbach). Mi ne certas ĉu kolektaĵojn de subĉielaj skulptaĵoj oni nomu "subĉielaj muzeoj", ĉar eble poste iu radikalulo povus veni al la ideo ke ĉiu skulptaĵo estas subĉiela muzeo, kaj tio estus inflacia trovastigo de la koncepto. Persone el la nunaj artikoloj en la kategorioj nun nomataj "skanzenoj" kaj "liberaeraj muzeoj" mi iom aŭdace ankaŭ metus la tekston pri Landlimmuzeo de Mödlareuth kaj Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen) al "armehistoriaj subĉielaj muzeoj", ĉar ili temis pri la armea sekurigo de la "fortikaĵo GDR", kaj mian propran artikolon Grutas-parko, kiu ĝis nun ne estas en iu el la du kategorioj, mi aŭdacus meti en kategorion "etnografiaj subĉielaj muzeoj", ĉar temas pri la etnografio de pli moderna vivepoko, tiu de la pasinta komunisma reĝimo. Sed imageblas ankaŭ kreo de kvina subkategorio, pri "artaj subĉielaj muzeoj". ThomasPusch (diskuto) 08:55, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

10 jarojn post kreado de la artikolo, mi ne vidas problemon pri via alinomiga propono eĉ apogas tion. 'Skansen' vere estas unu konkreta, plej fama "sveda subĉiela etnografia muzeo", tiel la artikolo ne estas ĝusta. Eble re-kreinda sub nomo 'Skansen' kun alia enhavo.
Alikaze vi pravas, aliaj vikipedioj ne diferencigas inter la subĉielaj muzeoj, plej ofte listigas nur etnografiajn muzeojn. Sed ekzistas do subĉielaj muzeoj pri fervojo, aviadiloj, arkeologiejoj, minejoj, geologiaĵoj, iaj prezentejoj ktp.Narvalo (diskuto) 09:05, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Afiŝita en mia persona diskutpaĝo, de kie mi movas ĝin ĉi tien (Th. Pusch): La granda hungara-Eo vortaro diras vilaĝmuzeo, ankaŭ skanseno, la hungara reta vortaro diras muzeovilaĝo, sed aliloke uzas vilaĝmuzeo [1]. La vorto skanzen plene integriĝis al la hungara lingvo. Laŭ mi vilaĝmuzeo estas akceptebla. --Crosstor (diskuto) 09:04, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Crosstor pravas, ke "muzea vilaĝo/muzeovilaĝo" aŭ "vilaĝa muzeo/vilaĝomuzeo" ankaŭ estas internacie bone komprenebla termino por "etnografia subĉiela muzeo". Kaj ĝi pli mallongus. Mi tamen tendencas por la kategorio elekti la nomon "etnografiaj subĉielaj muzeoj", kiel subkategorio de "subĉielaj muzeoj", ĉar tiam one eblas kontrastigi miniaturmodelajn, teknikajn kaj armehistoriajn subĉielajn muzeojn kaj facile montras ke estas diversaj specioj de subĉielaj muzeoj. Por la arta subkategorio mi tendencas fari kompromison laŭeble adaptiĝi al la alilingvaj vikipedioj: en la angla por tiu artikologrupo estas katetorio Sculpture gardens, trails and parks (skulptaĵaj ĝardenoj, vojoj kaj parkoj), en la germana kategorio Skulpturengarten‎ (skulptaĵaj ĝardenoj), same hebree קטגוריה:גני פסלים (skulptaĵaj ĝardenoj), dum belaruse, dane, finne,france, hispane, litove, nederlande, ruse, svede kaj ankaŭ koree (조각 skulptaĵo 공원 parkoj) tekstas "skulptaĵaj parkoj". Do mi por kvina subkategorio transprenus la nomon "skulptaĵaj parkoj", por bone intervikie ligus ĝin, kaj komprenus tion kvazaŭ "skulptaĵaj ĝardenoj, vojoj kaj parkoj". La kategoriojn pretas ordigi mi (la subkategorio "teknikaj subĉielaj muzeoj" ĝis nun ankoraŭ estos preskaŭ malplena, nun nur estas Germana ŝipveturmuzeo kaj detala ĉapitro Nacia Mara Muzeo de Litovio en artikolo pri la koncerna loĝloko, sed mi almenaŭ el du pliaj teknikaj subĉielaj muzeoj havas fotojn por la vikimedia komunejo ie en mia malmoldisko, kaj post iom da tempo povos trovi kaj alŝuti ilin, kaj tiam pretos fari artikolojn pri tiuj muzeoj, por povi meti "miajn" fotojn ankaŭ al e-lingva artikolo, ne nur al alilingvaj vikipediaj tekstoj). Tamen mi volus peti Narvalon mem adapti la artikolon pridiskutatan. Mi proponas ke la nuna teksto, kiu ne estas pri la stokholma muzeo sed pri ĉiuj, iru al la nova titolo "subĉiela muzeo", kun alidirektigoj de "muzea vilaĝo/muzeovilaĝo/vilaĝa muzeo/vilaĝomuzeo" tien, kaj kompreneble en la teksto povas esti mencio, ke en la hungara, ĉeĥa kaj slovaka (kaj eble en pliaj eks-soc-landaj lingvoj) la koncepto de subĉiela muzeo nomiĝas laŭ la stokholma muzeo. Sed la teksto fine ligiĝu al vikidatumo Q756102, kaj pri la stokholma muzeo prefere ekestu tute nova artikolo, nur pri tiu muzeo kaj pri nenio alia (tiu teksto al vikidatumo Q725108). Do: Mi transprenas la kategorian ordigon. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]