Kati Kóti
Etoso
Kati Kóti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kóti Katalin |
Naskiĝo | 30-an de marto 1938 en Debrecen |
Morto | 3-an de aŭgusto 2011 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kati Kóti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kóti Kati estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Kati Kóti[1][2] naskiĝis la 30-an de marto 1938 en Debrecen, ŝi mortis la 3-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kati Kóti akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, poste ŝi membriĝis en porinfana teatro. Inter 1969–1972 ŝi estis membro de Teatro Thália (Budapeŝto), poste de malgrandaj teatroj en la ĉefurbo. Intertempe ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Lastfoje ŝi estis sur scenejo en 2008. Ŝi ricevis kelkajn aktorajn premiojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Anton Ĉeĥov:
- Jubileum - maljunulino
- Onklo Vanja - Marina
- Leánykérés - filino de la bienulo
- Ferenc Molnár:
- Liliom - Lujza
- La Knaboj de Paŭlo-strato - Nemecsek (ĉefrolo)
- Moliére: L' Avarulo - Fruzsina
- Endre Fejes: Mocorgó - patrino
Ŝiaj kinaj filmaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kabala (1982)
- Csinibaba (1997)
- Tabló (2002)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Silvana Mangano[3]
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Falusi idill (1962)
- Szomszédok (serio, 1988-1994)
- X polgártárs (1995) – kamparino
- Géniusz, az alkimista (2010) – biletisto