Katerino
Katerino estas grekdevena virina nomo.
La nomo devenas el la greka nomo aikaterine, kiu verŝajne devenas aŭ de hekateros ('ambaŭ') aŭ de la nomo de la diino Hekato. Poste la romianoj ligis ĝin kun la greka adjektivo katharos ('pura'), el kiu devenas la multaj formoj kun TH anstataŭ T kaj A anstataŭ E.
Enhavo
Esperantaj formoj[redakti | redakti fonton]
- Katalina
- Katarina
- Katarino (en la libro La perdita honoro de iu Katarino Blum)
- Katerino (en PIV2002 kaj la Fundamenta Krestomatio)
- Katina (en la kanto Vojaĝo suden de Kajto)
- Katinja
- Katrina (en La krimo de Katrina kaj aliaj libroj de Sten Johansson)
Famaj Katerinoj[redakti | redakti fonton]
Sanktuloj[redakti | redakti fonton]
Pri la diversaj kristanaj sanktulinoj kun persona nomo Katarino resp. Katerino vidu la apartigilon Sankta Katarino.
Regantoj[redakti | redakti fonton]
...kaj regant-edzinoj:
- 1474 Catarina Cornaro, reĝino de Kipra reĝlando, Armena reĝlando en Kilikio kaj Jerusalemo
- 1485-1536 Katerino de Aragono, edzino de reĝo Henriko la 8-a (Anglio)
- 1519-1589 Katerino de Mediĉo, franca reĝedzino
- 1604–1649 Katarino de Brandenburg, regantino de Transilvanio
- 1683-1727 Katerino la 1-a (Rusio), carino
- 1729-1796 Katerino la 2-a (Rusio), "la Granda", carino
Aliaj[redakti | redakti fonton]
- ...
Nacilingvaj formoj[redakti | redakti fonton]
- Caitlín (irlande)
- Catalina, Catherina (hispane)
- Catarina (itale, portugale)
- Caterina (itale, katalune)
- Catherine (angle, france)
- Cathrine (svede)
- Catina (itale)
- Catrin (kimre)
- Catrina (irlande, skote)
- Catriona (irlande, skote)
- Karen (dane)
- Karin
- Karyn
- Kata (finne)
- Katalin (hungare), karesnomoj: Kata, Kató, Kati
- Katalin (eŭske)
- Katariina (estone, finne)
- Katarin (bretone)
- Katarina (germane, hungare, kroate, serbe, slovake, svede)
- Katarzyna (pole)
- Kateřina (ĉeĥe)
- Kateryna (ukraine)
- Katharina, Katja (germane)
- Katharine (angle, germane)
- Katharyn, Katherina, Katherine, Katheryn, Katheryne, Kathryn, Katie, Kathy, Katy, Kat, Kay, Kaye, Kitty, Katrina, Kathleen, Kate, Cate, Cathy, Cathryn, Cathleen, Catharine (angle)
- Kathrin, Katarine (germane)
- Katina (greke)
- Katrien, Katrijn, Katelijn (nederlande)
- Katrine (dane, germane, nederalnde)
- Katherine