Katalin Karády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Karády
Persona informo
Naskonomo Kanczler Katalin Mária
Naskiĝo 8-an de decembro 1910 (1910-12-08)
en Budapeŝto
Morto 8-an de februaro 1990 (1990-02-08) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • aktoro
TTT
Retejo https://www.karadykatalin.hu/html/
vdr

Katalin Karády [karAdi], hungare Karády Katalin, Esperante Katerino Karády estis elstara hungara aktorino kaj kantistino.

Katalin Karády naskiĝis, kiel Kanczler Katalin la 8-an de decembro 1910, Kőbánya - mortis la 8-an de februaro 1990, Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Karády naskiĝis en malriĉa proleta familio. Ŝi frekventis lernejojn en Budapeŝto, sed pro internaciaj helpoj ankaŭ en Svislando kaj Nederlando. Ŝi komencis lerni aktoradon en 1936, poste ŝi debutis en teatro kaj en filmo. En 1944 Gestapo arestis ŝin kaj preskaŭ oni mortbatis ŝin. Ŝia amiko (kiu havis altan postenon) poste liberigis ŝin. Karády savis vivojn de infanoj, tial poste ŝi ricevis titolon Justuloj inter la popoloj.[1] En 1945 pro falsa famo ŝi grave malsaniĝis. Poste kune kun Lajos Zilahy ŝi fondis Hungaran-Sovetian Amikan Societon, kie ŝi kantadis. Komence de la socialismo ŝi ne ricevis rolojn, ĉar laŭ la komunistoj ŝi apartenis al rondo de Miklós Horthy. En 1951 ŝi kaŝe forlasis la landon kaj vivis en diversaj landoj. En 1953 ŝi havis vendejon en Brazilo, en 1968 ŝi estis posedanto de vendejo de ĉapeloj en Novjorko. Foje ŝi kantis en hungara dissendo de Radio Libera Eŭropo. Ŝi mortis en Novjorko kune kun la hungara socialismo, ŝi estis orname entombigita jam en Budapeŝto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • muzeo pri Katalin Karády de 2011

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]