Katymár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katymár (katjmAr), sudslave Kaćmar estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Bácsalmás[1].

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katymár situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-serba landlimo (sen limpasejo), laŭ traira flankovojo. Baja troviĝas je 35 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1388 en formo Kachmar. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste alvenis diversaj sudslavoj kaj ankaŭ germanoj. Katolika preĝejo konstruiĝis en 1736. Ekde 1846 la vilaĝo rajtis aranĝi jare po 2 tutlandajn foirojn kaj ekde 1873 iĝis grandvilaĝo. En 1900 loĝis tie 4 645 da homoj, (2562 germanoj, 1689 sudslavoj, 368 hungaroj, 17 serboj, 5 kroatoj, 4 slovakoj). Inter 1918-1921 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara. En 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis homojn al gulago. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Waldstetten (vidu sube: ĝemelkomunumo). Dum la socialismo kolĥozoj formiĝis.

Vilaĝservoj estas germana kaj kroata aŭtonomioj, lernejo, infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo, klubo de maljunuloj, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.