Kaverno La Pasiega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaverno La Pasiega
cave with prehistoric art [+]

Koordinatoj43° 17′ 20″ N, 3° 57′ 57″ U (mapo)43.2889-3.9658Koordinatoj: 43° 17′ 20″ N, 3° 57′ 57″ U (mapo)
Areo0,69 km² (68,93 ha) [+]

Kaverno La Pasiega (Hispanio)
Kaverno La Pasiega (Hispanio)
DEC
Kaverno La Pasiega
Kaverno La Pasiega
Map
Kaverno La Pasiega
Vikimedia Komunejo:  Cueva de La Pasiega [+]
vdr

La kaverno La Pasiega estas kaverno kun prahomaj pentraĵoj en la municipo Puente Viesgo, en Kantabrio (norda Hispanio). Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».[1]

Ĝi situas proksime al la rivero Pas kaj la kaverno Hornos de la Peña, en la monto Castillo, kie ankaŭ estas la kavernoj Las Monedas, Las Chimeneas kaj El Castillo. Ĝi estas do parto de la kavernaro de monto Castillo.

La kaverno La Pasiega estas galerio longa je 120 metroj kaj paralela al la ekstera flanko de la monto. Ĝi havis entute 6 alirajn truojn (oni malŝtopis du por ebligi eniron). La ĉefa galerio estas longa je 70 metroj proksimume kaj disbranĉiĝas en plurajn serpentajn galerietojn, kiuj ofte estigas grandetajn ĉambrojn. En tiuj ĉambroj estas la prahomaj pentraĵoj.

Laŭ la dat-esploroj, prahomoj pentris la kavernon en frua Solutreo kaj malfrua Magdalenio, sed oni trovis ankaŭ pli fruajn objektojn. En la kaverno estas kaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj, kiuj reprezentas ekvedojn, cervedojn (de ambaŭ seksoj) kaj bovedojn. Krome, estas ankaŭ abstraktaj pentraĵoj.

La kaverno estas vizitebla dum la tuta jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain (angle). UNESCO Culture Sector. Alirita 17-02-2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]