Kazi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazi
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
Persona informo
Familio
Patro Krok
Frat(in)oj Libuše (princino)Teta
Edz(in)o Bivoj
vdr

Kazi estas figuro el ĉeĥaj mitoj, la filino de Krok, la fratino de Teta kaj Libuše, konata ŝi estas precipe kiel sorĉistino kaj resanigantino. La unua mencio pri ŝi devenas el Kroniko de Kosmas el komenco de la 12-a jarcento, multaj motivoj kun ŝi pli poste kunigarajm kiel geedzeco kun Bivoj aŭ burgo Kazín devenas nur el Kroniko de Dalimil kaj Kroniko de Hájek el la 16-a jarcento kaj ili estis popularigitaj precipe en Staré pověsti české de Alois Jirásek.

Kosmas tiun ĉi figuron konsekvence nomas Kazi kaj tial ŝian nomon legis ankaŭ multaj reskribantoj, tradukistoj kaj sekvantoj, dum ĉe Dalimil ŝi estas nomata Kazě kaj ĉe Václav Hájek Káša. La signifo de tiu ĉi nomo estas neklara.

Skribaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Kroniko de Kosmas[redakti | redakti fonton]

En Kroniko de Kosmas el komenco de la 12-a jarcento li mencias Kazi kiel unu el la filinoj de Krok:

Citaĵo
 El ili la plej aĝa nomiĝis Kazi. Tiu en la kono de herboj kaj orakoladoj neniel damaĝis al si kun Medea el Kolĉido nek en kuracista arto kun Asklepio, ĉar ŝi ofte kaŭzis, ke Parcoj ĉesis en sia nefinita laboro kaj ŝi devigis per sorĉado eĉ sorton, por ke ĝi gvidu sin laŭ ŝia volo.

Tial eĉ loĝantoj de tiu ĉi lando, kiam io neniiĝos kaj ili rezignas pri la espero, ke ili povus denove havi tion, havas diraĵon pri ŝi "Eĉ ne Kazi kapablas rebonigi tion."

Kiam ŝi estis al regantino prenita, kiu el Cereso naskita estis,[noto 1] al la edzino la loĝantoj de la lando por la memoro de sia senjorino tre alten levigis tumulon, kiu estas ĝis hodiaŭ videbla sur bordo de rivero Mže apud vojo, tra kie oni iradas en finojn de regiono bechyňa trans monto, kiu nomiĝas Osek.[1][noto 2] 

La alia mencio pri ŝi sekvas post sceno, kiam estis dum juĝo ofendita Libuše:

Citaĵo
 Intertempe ŝi vokis siajn fratinojn, kun kiuj konvulsis similaj pasioj. Helpe de ilia sorĉistina arto ŝi same kiel de sia propra frenezigis la popolon en ĉio. Estis nome Libuše mem, kiel ni pli supre menciis, profetino kiel Sibilo, la alia fratino estis sorĉistino kiel Medea el Kolĉido kaj la tria sorĉistino kiel Kirko Eeaa. Pri kio tiunokte konsilis tiuj tri Eŭmenidoj aŭ kion sekretan ili interkonsentis, ne estis ja konate, sed matene tio ŝajnis al ĉiuj super la suno pli hele, kiam ilia fratino Libuše markis la lokon, kie sekretiĝis ilia estonta princo eĉ kun lia nomo.[2] 

Kroniko de Dalimil[redakti | redakti fonton]

Kroniko de tiel dirita Dalimil el komenco de la 14-a jarcento mencias Kazi sub la nomo Kazě, nome nur koncize:

Staré pověsti české[redakti | redakti fonton]

La populara versio aperas en Staré pověsti české de Alois Jirásek el la jaro 1984.

Citaĵo
 El ili Kazi konis ĉiuspecajn herbojn kaj spicojn kaj ankaŭ ties forton. Ŝi resangis per ili diversajn malsanoj; ol eĉ per nura vorto ŝi malsovaĝigis la dolorojn, benante ilin de la nomo de potencaj dioj kaj spiritoj. Per sia potenca vorto kaj sorĉo de benado ŝi aldevigis ofte eĉ Parcojn al sia volo kaj revenigis la vivon tie, kie ĝi jam eskapis per la lasta spiro. Tiu post la morto de patro havis sidejon plej ofte en burgo, kiu situis ĉe monto Osek proksime de rivero Mže, kaj kiu laŭ ŝi nomiĝis burgo de Kazi.[3] 

En tiu ĉi parto Kazi ankaŭ aperas en mito pri Bivoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. do kiam ŝi estis prenita al Persefono, la edzino de Plutono, la dio de mortintoj
  2. lokigo de tiu ĉi monto estas neklara

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kosmas. (2011) Kronika Čechů. Praha: Argo, p. 34. ISBN 978-80-257-0465-3.
  2. Kosmas. (2011) Kronika Čechů. Praha: Argo, p. 36. ISBN 978-80-257-0465-3.
  3. https://cs.wikisource.org/wiki/Star%C3%A9_pov%C4%9Bsti_%C4%8Desk%C3%A9/O_Krokovi_a_jeho_dcer%C3%A1ch

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Axamit, Jan, "Burgo "Kazín" kaj "Tumulo de Kazi"", paĝoj 157–163.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]