Teta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teta
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
Persona informo
Familio
Patro Krok
Frat(in)oj Libuše (princino)Kazi
Okupo
Okupo pastro
vdr

Teta estas figuro el ĉeĥaj mitoj. Laŭ la mitoj temis pri unu el tri filinoj de duko Krok, ŝiaj fratinoj poste estis pli aĝa Kazi kaj pli juna Libuše. Teta estis pagana princino kaj onidire ŝi parolis kun spiritoj.

Kosmas en sia kroniko priskribas tri filinojn de Krok, dum kio pri tiu la meza, Teta (Tethka), li skribas, ke ŝi "enkondukis superstiĉeman sciencon kaj lernis al preĝdeĵoraj ordenoj". Teta konstruigis burgon Tetín "sur pinto de kruta roko ĉe rivero Mže (nun Berounka)" (en originalo latine castrum natura loci firmissimum prerupte rupis in culmine iuxta fluvium Msam).

La miton pri Krok kaj liaj filinoj prilaboris krom alia Alois Jirásek en siaj Staré pověsti české (Malnovaj mitoj ĉeĥaj).

Ŝi estas kunigata ankaŭ kun kelta dio Toutatis kaj kun fama frazo "U Teutatese". Lia nomo estas derivita de vorto teutā-, signifanta popolon aŭ genton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jirásek, Alois. (1921) “O Krokovi a jeho dcerách”, Staré pověsti české, 7‑a eldono, Praha: Jos. R. Vilímek, p. 33–37.