Kazy de Garam-Veszele

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazy de Garam-Veszele, ankaŭ literumita Kazi, estas malnova hungara nobela familio de la distrikto Bars, kiu ricevis la titolon de barono en 1913. Iliaj havaĵoj inkludis la Garamveszelepuszta kaj Garamszentgyörgy[1][2].

La katolika nobelgento de la Kazi literumita ankaŭ Kazy, fakte Kazinczy[3], origine devenis de Polesio. Tamen, la urbo Kobrin estas konsiderata kiel la devenloko de la disvastigita familio.

György Kazy estis menciita kiel la unua membro de tiu familio en 1460. La genlinio de tiu familio komenciĝas kun János von Kazy, kiu estis edziĝinta al Jusztinia Füredi, kastelkapitano de Léva Castle kaj kapitano de la Koháry-husaroj. Li batalis en la turkaj militoj, sed perdis sian vivon tiukadre la 16-an de aŭgusto 1664. Lia filo János geedziĝis kun Jusztina Törey de Töreny en 1700. Li iĝis Vicprezidanto (Alispán) de Bars Distrikto. Imperiestro Leopoldo la 1-a renovigis la nobelaron kaj blazonleteron en 1681 kaj donacis al li posedaĵojn en Tekovské Lužany, Veselé, Šarovce kaj Bardoňovo. Poste li ankaŭ ricevis regadon de Kukučínov. La filo de Jáno László ankaŭ iĝis Alispán de Bars Distrikto kaj geedziĝis kun Barbara Vas de Vasdinje.

En la 19-a jarcento, la familio fortiĝis politike tre rapide. Familianoj estis interalie deputito, kasisto, leŭtenanto-husaro en la rezervo kaj ministeria desegnisto. La 18-an de februaro 1913, la familio ricevis la titolon de barono.

Membroj de la familio intergeedziĝis kun membroj de aliaj nobelgentoj kiel ekzemple la Koháry, Jeszenszky, Vecsey, Skultéty, Somogyi kay Sárkány, sed ankaŭ kun familioj de la Danubaj Ŝvaboj[4],[5].

Konataj membroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]