Keikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
'Keikso en tempesto laŭ Virgil Solis

Keikso (helene κήυξ, latine Ceyx) estis en la helena mitologio filo de Eosforo, dio de la matena stelo. Li estis nepo de Eoso, diino de matenruĝo.

Traĥean reĝon Keikson ni povas trovi en mitoj minimume dufoje:

Unuafoje, kiam li aŭdace proponis azilon al Herakla edzino Dejaniro kaj al ŝia malgranda filo Hilo, en sia restadejo en Traĥeo. Tio okazis en tempo, kiam Heraklo estis vendita en sklavecon al Omfalo kaj kiam potenca Eŭristeo forpelis homojn de Heraklo el lia Tirinto. Tiam pruvis Keikso nemalgrandan aŭdacon, ĉar venĝema Eŭristeo povus neniigi lin pro tio.

Duafoje sian lokon en mitoj Keikso havas pro tio, ke li estis maniema aŭdaca marnavigisto kaj lia edzino Alkiona nur malfacile toleris lian volupton, ĉar en ŝtorma maro ŝi vidis grandan danĝeron por sia edzo. Kiam li foje ree preparis sin por eknavigi maron kaj estis antaŭ tempesto, vento fariĝis ĉiam pli forta kaj levadis altajn ondojn, la edzino petis lin, ke li restu en hejma sekureco. Sed Keikso ne plenumis ŝiajn petojn kaj eknavigis

La tempesto estis kruela kaj la ŝipo pereis kaj Keiksa kadavro estis ĵetita sur rokan bordon. Despera Alkiona saltis en maron por senviviĝi kun sia edzo. Tion dioj ne permesis kaj ŝanĝis ŝin en malgrandan aktenoidon. Ili vivigis ankaŭ la mortan Keikson kaj ankaŭ el li fariĝis aktenoido. De tiam ili metamorfozitaj vivas sur maraj bordoj.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Mito pri Keikso kaj Alkiona kaj ilia ŝanĝo en aktenoidoj prilaboris Ovidio en siaj Metamorfozoj. Mencio pri tio estas ankaŭ en multe pli malnova Iliado de Homero.

Keikso kaj Alkiona aperas jam en la komenco de La libro de la dukino de Geoffrey Chaucer.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kéýx en la ĉeĥa Vikipedio.