Kelkopa asteroido
Kelkopa asteroido aŭ asteroida sistemo estas sistemo de pluraj asteroidoj orbitantaj ĉirkaŭ komuna baricentro (analoge kun kelkopaj steloj).
243 Idao estis la unua malkovrita kelkopa (duopa) asteroido, ĝia satelito Daktilo estis vidita de la kosmosondilo Galileo en 1993. De tiam, multenombraj duopaj asteroidoj estis malkovrataj.
Kiam ambaŭ komponantoj de asteroida sistemo estas proksimume samgrandaj, oni parolas pri "duopa asteroido" aŭ "duobla asteroido", ekzemple 90 Antiopo : du korpoj ĉiuj de 85 km de diametro, interspacitaj de 171 km. Kiam unu estas rimarkinde pli granda ol la alia, oni prefere parolas pri asteroida luno.
Nomo | Tipo de asteroido | Diametro (km) | Satelito | Diametro de la satelito (km) |
Distanco inter komponantoj (km) |
---|---|---|---|---|---|
90 Antiopo | Ĉefa zono | 85 | S/2000 (90) 1 | 85 | 171 |
3749 Balamo | Ĉefa zono | 1,5 | S/2002 (3749) 1 | 1,5 | 350 |
107 Kamilo | Ĉefa zono | 223 | S/2001 (107) 1 | 9 | 1 000 |
3671 Dionizo | Marsrenkonta asteroido | 7 | S/1997 (3671) 1 | 0,4 | 140 |
283 Emmo | Ĉefa zono | 148 | S/2003 (283) 1 | 12 | 370 |
1509 Esklangono | Ĉefa zono | 12 | S/2003 (1509) 1 | 4 | 810 |
45 Eŭgenio | Ĉefa zono | 215 | 45 Eŭgenio I Petit-Prince | 13 | 1 190 |
121 Hermiono | Ĉefa zono | 209 | S/2002 (121) 1 | 13 | 795 |
243 Idao | Ĉefa zono | 108 | 243 Idao I Daktilo | 1,4 | 108 |
22 Kaliopo | Ĉefa zono | 181 | 22 Kaliopo I Linuso | 38 | 1 063 |
617 Patroklo | Troja asteroido | 105 | 617 Patroklo I Menoetio | 95 | 610 |
762 Pulkovo | Ĉefa zono | 137 | S/2000 (762) 1 | 20 | 810 |
87 Silvio | Ĉefa zono | 261 | 87 Silvio I Romulo | 15 | 1 370 |
87 Silvio II Remo | 7 | 706 | |||
26308 1998 SM165 | Transneptuna objekto | 465 | S/2001 (26308) 1 | 180 | 6 000 |
47171 1999 TC36 | Plutoneno | 680 | S/2001 (47171) 1 | 290 | 8 000 |
66391 1999 KW4 | Terrenkonta asteroido | 1,2 | S/2001 (66391) 1 | 0,4 | 2,2 |
58534 Logo | Transneptuna objekto | 80 | 58534 Logo I Zoo | 64 | 8 000 |
Alfrapo de duobla asteroido
La kanada lago "Lac à l'Eau Claire" ("Lago kun Klara Akvo" franclingve) konsistiĝas el du samaĝaj (ĉ. 290 milionoj da jaroj) alfrapaj krateroj de 36 kaj 26 km de diametro. Tia duobla kratero povas rezulti nur de alfrapo de duobla asteroido[1].