87 Sylvia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 87 Silvio)
Saltu al: navigado, serĉo
87 Sylvia
asteroido
Bildo per adaptiva optiko montranta 87 Sylvia kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
Bildo per adaptiva optiko montranta 87 Sylvia kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
Oficiala nomo 86 Sylvia
Aliaj nomoj A909 GA
Historio
Malkovrinto Norman Robert Pogson
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de majo 1866
Madraso
nun, Ĉenajo (Barato)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
522,137 Gm (3,490 AU)
480,594 Gm (3,213 AU)
563,679 Gm (3,768 AU)
Discentreco 0,080
Meza anomaliangulo 352,763°
Klinangulo 10,855°
Periodo 2 381,697 tagoj (6,52 jaroj)
Meza cirkulrapido 15,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
86,452°
Argum. de periapsido 266,195°
Naturaj satelitoj Romulo kaj Remo
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
384 × 262 × 232 km[1]
260 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,48 ± 0,06) × 1019 kg[1]
(1 210 ± 130) kg/m3[1]
0,0729 m/s²
0,1379 km/s
Rotacia periodo 0,2160 tago (5,1836 horoj)
Aksa kliniteco 29,1°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 151 K
223 K
Geometria albedo 0,0435
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 6,9
v  d  r
Information icon.svg

87 Sylvia estas unu el plej granda asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la unua asteroido konata pro havo de pluraj lunoj.

Ĝi estis malkovrita la 16-an de majo 1866 en la observatorio de Madraso (nun, en Ĉenajo, Barato) de la brita astronomo Norman Robert Pogson.[2]

Ĝi ricevis la nomon de "Sylvia" :

- Ĉu honore al Sylvie Petiaux-Hugo, unua edzino de la franca astronomo Camille Flammarion,
- Ĉu laŭ la vestalo Rhea Silvia, patrino de Romulo kaj Remo en la romia mitologio, respektante la tradicion de la mitologiaj nomoj.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

87 Sylvia estas tre malhela. Giaj satelitoj permesis mezuri precize ĝiajn mason kaj denson. Ĝia malgranda denso indikas ke la asteroido estus tre porhava, kaj komponiĝus el de 25 % ĝis 60 % da malpleno, tio, kio pensigas pri rubamaso.

87 Sylvia havas longigitan formon kaj rapidan rotacion. La rotacia akso estas la pli malgranda akso[3] de ĝia elipsoida formo, klinita de 29,1° (± 0,5).

Ĝi estas ano de la Cibela grupo.

Satelitoj[redakti | redakti fonton]

87 Sylvia estas la unua konata asteroido havanta almenaŭ du satelitojn. Ili ricevis la nomojn de Romulo kaj Remo, ĝemelaj filoj de Rhea Silvia, kaj mitaj fondintoj de Romo.

Tiuj ĉi estis verŝajne kreitaj pro alfrapo, kaj eblas, ke ekzistus aliaj satelitoj, tro malgrandaj por esti nuntempe malkovritaj. Ambaŭ satelitoj aspektas orbiti, laŭ tio, kion ni povas vidi, en la sama orbita ebeno, proksima de tiu de la ekvatoro de 87 Sylvia, kaj kun malgranda discentreco.

Sylvia I Romulo[redakti | redakti fonton]

Romulo estas la plej ekstera satelito, unue malkovrita, la 18-an de februaro 2001 de Michael E. Brown kaj Jean-Luc Margot per la teleskopo Keck II de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2001 (87) 1[4][5].

Ĝi havas dimension de 10,8 ± 5,6 km, orbitas en preskaŭ cirkla orbito je 1351,35 ± 0,01 km de la centra korpo en orbita periodo de 3,654 ± 0,024 tagoj. (87,696 horoj)

Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 10386 Romulo (aŭ 10386 Romulus)

Sylvia II Remo[redakti | redakti fonton]

Remo estas la plej interna satelito, due malkovrita, la 9-an de aŭgusto 2005 de Franck Marchis (de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley) kaj Pascal Descamps, Daniel Hestroffer kaj Jérome Berthier (de la Observatorio de Parizo) per la teleskopoj de la Very Large Telescope de la Eŭropa suda observatorio. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2004 (87) 1)[6].

Ĝi havas dimension de 10,6 ± 1,6 km, orbitas je 701,64 ± 0,02 km de la centra korpo kaj ĝia orbita periodo estas 1,373 ± 0,01 tago (32,952 horoj).

Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 9137 Remo

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
  2. Planedeto 87 Sylvia, de N. R. Pogson, malkovro (angle)
  3. Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) vidu bildon n° 27 M. Kaasalainen kaj al. (2002) (angle)
  4. IAUC 7588: S/2001 (87) 1; JUPITER I (IO); XTE J1543-568 (Malkovro de S/2001 (87) 1) (angle)
  5. IAUC 7590: 2001W; N Sgr 2001; S/2001 (87) 1 (konfirmo de la malkovro) (angle)
  6. IAUC 8582: Sats OF (87); N SMC 2005 ( Malkovro de S/2004 (87) 1 kaj Nomoj de Romulo kaj Remo) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
86 Semelo 87 Sylvia 88 Thisbe