Saltu al enhavo

87 Sylvia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
87 Sylvia
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Bildo per adaptiva optiko montranta 87 Sylvia kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
Bildo per adaptiva optiko montranta 87 Sylvia kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
Bildo per adaptiva optiko montranta 87 Sylvia kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
asteroido
Oficiala nomo 86 Sylvia
Aliaj nomoj A909 GA
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Rhea Silvia vd
Malkovro
Malkovrinto Norman Robert Pogson
Dato de malkovro 16-a de majo 1866
Loko de malkovro Madraso
nun, Ĉenajo (Barato)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
ekstera ĉefzono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
522,137 Gm (3,490 AU)
480,594 Gm (3,213 AU)
563,679 Gm (3,768 AU)
Discentreco 0,080
Meza anomaliangulo 352,763°
Klinangulo 10,855°
Periodo 2 381,697 tagoj (6,52 jaroj)
Meza cirkulrapido 15,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
86,452°
Argum. de periapsido 266,195°
Naturaj satelitoj Romulo kaj Remo
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
384 × 262 × 232 km[1]
260 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,48 ± 0,06) × 1019 kg[1]
(1 210 ± 130) kg/m3[1]
0,0729 m/s²
0,1379 km/s
Rotacia periodo 0,2160 tago (5,1836 horoj)
Aksa kliniteco 29,1°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 151 K
223 K
Geometria albedo 0,0435
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Absoluta magnitudo 6,9
Videbla magnitudo 12,87 vd
vdr

87 Sylvia estas unu el plej granda asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la unua asteroido konata pro havo de pluraj lunoj.

Ĝi estis malkovrita la 16-an de majo 1866 en la observatorio de Madraso (nun, en Ĉenajo, Barato) de la brita astronomo Norman Robert Pogson.[2]

Ĝi ricevis la nomon de "Sylvia":

87 Sylvia estas tre malhela. Ĝiaj satelitoj permesis mezuri precize ĝiajn mason kaj denson. Ĝia malgranda denso indikas ke la asteroido estus tre porhava, kaj komponiĝus el de 25 % ĝis 60 % da malpleno, tio, kio pensigas pri rubamaso.

87 Sylvia havas longigitan formon kaj rapidan rotacion. La rotacia akso estas la pli malgranda akso[3] de ĝia elipsoida formo, klinita de 29,1° (± 0,5).

Ĝi estas ano de la Cibela grupo.

Satelitoj

[redakti | redakti fonton]

87 Sylvia estas la unua konata asteroido havanta almenaŭ du satelitojn. Ili ricevis la nomojn de Romulo kaj Remo, ĝemelaj filoj de Rhea Silvia, kaj mitaj fondintoj de Romo.

Tiuj ĉi estis verŝajne kreitaj pro alfrapo, kaj eblas, ke ekzistus aliaj satelitoj, tro malgrandaj por esti nuntempe malkovritaj. Ambaŭ satelitoj aspektas orbiti, laŭ tio, kion ni povas vidi, en la sama orbita ebeno, proksima de tiu de la ekvatoro de 87 Sylvia, kaj kun malgranda discentreco.

Sylvia I Romulo

[redakti | redakti fonton]

Romulo estas la plej ekstera satelito, unue malkovrita, la 18-an de februaro 2001 de Michael E. Brown kaj Jean-Luc Margot per la teleskopo Keck II de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2001 (87) 1[4][5].

Ĝi havas dimension de 10,8 ± 5,6 km, orbitas en preskaŭ cirkla orbito je 1351,35 ± 0,01 km de la centra korpo en orbita periodo de 3,654 ± 0,024 tagoj (87,696 horoj).

Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 10386 Romulo (aŭ 10386 Romulus)

Sylvia II Remo

[redakti | redakti fonton]

Remo estas la plej interna satelito, due malkovrita, la 9-an de aŭgusto 2005 de Franck Marchis (de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley) kaj Pascal Descamps, Daniel Hestroffer kaj Jérome Berthier (de la Observatorio de Parizo) per la teleskopoj de la Very Large Telescope de la Eŭropa suda observatorio. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2004 (87) 1[6].

Ĝi havas dimension de 10,6 ± 1,6 km, orbitas je 701,64 ± 0,02 km de la centra korpo kaj ĝia orbita periodo estas 1,373 ± 0,01 tago (32,952 horoj).

Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 9137 Remo

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
86 Semelo87 Sylvia88 Thisbe