Saltu al enhavo

45 Eugenia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 45 Eŭgenio)
45 Eugenia
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 45 Eugenia
Aliaj nomoj A857 MA; 1941 BN
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Eugenia de Montijo vd
Malkovro
Malkovrinto Hermann Goldschmidt
Dato de malkovro 27-a de junio 1857
Loko de malkovro Parizo (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
406,897 Gm (2,720 AU)
373,488 Gm (2,497 AU)
440,305 Gm (2,943 UA)
Discentreco 0,082
Meza anomaliangulo 45,254°
Klinangulo 6,610°
Periodo 1 638,462 tagoj (4,49 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,03 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
147,939°
Argum. de periapsido 85,137°
Naturaj satelitoj - Petit-Prince
- S/2004 (45) 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
232 × 193 × 161 km[1]
202,327 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(5,69 ± 0,12) ×1018[1]
(1 100 ± 100) kg/m3[1]
0,017 m/s2
0,071 km/s
Rotacia periodo 0,2375 tago (5,699 horoj)
Aksa kliniteco 117° ± 10°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Averaĝa
- Maksimuma

~ 171 K
253
Geometria albedo 0,040
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Absoluta magnitudo 7,46
vdr

45 Eugenia estas tre granda kaj malhela triopa asteroido de la asteroida zono.

Malkovris ĝin la 27-an de junio 1857 la germana amatora astronomo Hermann Goldschmidt, elde sia apartamento en Parizo (Francio)

Tiel nomata honore al la grafino Eugenia de Montijo, edzino de la imperiestro Napoleono la 3-a, ĝi estas la unua asteroido, kiu ricevis la nomon de tiam vivanta persono.

Eugenia estas F-tipa, tie estas tre malhela, karbonata asteroido, kies malgranda denso indikas, ke ĝi povus esti rubamaso. Ĝi aspektas preskaŭ anhidra.

La analizo de ĝia luma kurbo indikas retrogradan rotacion kun aksan klinitecon de 117 ± 10°.

Satelitoj

[redakti | redakti fonton]

Petit-Prince

[redakti | redakti fonton]

En novembro 1998, astronomoj de la Franca-Havaja teleskopo de Mauna Kea malkovris naturan sateliton orbitante ĉirkaŭ Eugenia. Tiu estis la unua asteroida luno malkovrita per surtera teleskopo. Unue provizore nomita S/1998 (45) 1,[2] ĝi ricevis la nomon de Petit-Prince[3] memore al Louis-Napoléon Bonaparte, "imperia princo", filo de Napoleono la 3-a kaj de Eugenia de Montijo[4].

Tiu satelito havas diametron de 7 ± 2 km kaj orbitas kun duona grandakso de 1164,42 ± 0,03 km, discentreco de 0,002 ± 0,0012 kaj orbita periodo de 4,716 ± 0,0007 tagoj (113,184 horoj).

S/2004 (45) 1

[redakti | redakti fonton]

Dua satelito estis malkovrata en februaro 2004 en la Eŭropa suda observatorio en Ĉilio kaj provizore nomata S/2004 (45) 1. La malkovro estis anoncita la 7-an de marto 2007[5]

Tiu satelito havas diametron de 5 ± 1 km kaj orbitas kun duona grandakso de 610,59 ± 0,06 km, discentreco de 0,11 ± 0,02 kaj orbita periodo de 1,793 ± 0,0008 tago (43,032 horoj).

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
44 Nysa45 Eugenia46 Hestia