3671 Dionizo
| 3671 Dionizo | |
| asteroido | |
astronomia simbolo vd
| |
| potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto • terrenkonta asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 3671 Dionysus |
| Aliaj nomoj | 1984 KD |
| Nomita laŭ | Dionizo vd |
| Malkovro | |
| Malkovrintoj | Carolyn Shoemaker kaj Eugene Shoemaker |
| Dato de malkovro | 27-a de majo 1984 |
| Loko de malkovro | Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono Apolona asteroido vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
328,970 Gm (2,199 AU) 150,899 Gm (1,0087 AU) 507,041 Gm (3,389 AU) |
| Discentreco | 0,5413 |
| Meza anomaliangulo | 189,367° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
| Klinangulo | 13,529° |
| Periodo | 1191,092 tagoj (3,261 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 20,09 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
82,083° |
| Argum. de periapsido | 204,290° |
| Terdistanco - Minimuma |
3,377 Gm (0,02258 AU) |
| Naturaj satelitoj | 1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | Kombinata: 1,46 ± 0,2 km Ĉefa korpo: 1,43 ± 0,2 km |
| Maso - Denso |
2,48 × 1012 kg 1,6 ± 0,65 g/cm³ |
| Rotacia periodo | 0,1127 tago (2,705 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,179 ± 0,079 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | Cb |
| Absoluta magnitudo | 16,48 |
3671 Dionizo estas tre malgranda, meze hela duopa amora asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, la 27-an de majo 1984, elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la helena dio Dionizo.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia orbito tanĝas tiun de Tero: ĝia perihelio (aŭ periapsido) situas proksime de la Tera aphelio: ĝi estas potence danĝera terrenkonta asteroido, ĝi estas ankaŭ marsrenkonta asteroido. Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun Marso.
La 19-an de junio 1984, Dionizo pasis al 0,0305 AU (4,558 milionoj da km) de Tero; kaj la 18-an de junio 2085, ĝi pasos al 0,0280 AU (4,188 milionoj da km) de nia planedo.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita en la 30-an de majo 1997 de S. Mottola, G. Hahn, P. Pravec kaj L. Šarounová per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio La Silla de ESO, anoncita la 10-an de junio 1997 kaj ricevis la provizoran nomon S/1997 (3671) 1.[1]
Ĝi havas diametron de 0.29 ± 0.05 km kaj orbitas je 3,6 ± 0.6 km de Dionizo kun periodo de 27,72 horoj (1.156 ± 0.0004 tago) kaj orbita discentreco de 0,07. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle 3671 Dionysus kaj S/1997 (3671) 1; paĝo de Wm. Robert Johnston
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
|---|---|---|
| 3670 Northcott | 3671 Dionizo | 3672 Stevedberg |

