Kemia serio
Aspekto
Kemia serio estas grupo de kemiaj elementoj de la perioda tabelo kies fizikaj kaj kemiaj trajtoj varias progresie laŭ la serio. Kemiaj serioj estis malkovritaj antaŭ la kreo de la perioda tabelo, kiu estis kreita por organizi la elementojn laŭ iliaj kemiaj trajtoj.
Multaj kemiaj serioj konformas rekte al la perioda-tabelaj grupoj. Tio ne estas hazardo; la orbita formo de la elektronoj kaŭzas la fizikajn trajtojn de la grupo.
La kemiaj serioj de la perioda tabelo estas:
- Alkalaj metaloj (Grupo 1 de elementoj)
- Teralkalaj metaloj (Grupo 2 de elementoj)
- Lantanoidoj
- Aktinoidoj
- Transiraj metaloj
- Aliaj metaloj
- Metaloidoj
- Nemetaloj
- Ĥalkogenoj (Grupo 16 de elementoj)
- Halogenoj (Grupo 17 de elementoj)
- Noblaj gasoj (Grupo 18 de elementoj)