Kemmu-restarigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kemmu-restarigado (japane: 建武の新政, Kenmu no Shinsei) estas mallonga epoko de la historio de Japanio de la jaro 1333 ĝis 1336.

Dum tiu epoko inter la Kamakura-epoko kaj la Muromaĉi-epoko la imperiestro Go-Daigo provis restarigi la potencon de la kortejo de la imperiestro en Kioto, kiu estis malpligrandigita al nur ceremonia funkcio. Ekde la jaro 1192 la familio Minamoto heredigis la titolon Seii Taishogun (mallonge ŝoguno) kaj regis Japanion el Bakufu en Kamakura.

En la jaro 1333 la imperiestro Go-Daigo malentronigis la tiaman ŝogunon kaj igis sian filon, princo Moriyoshi, ankaŭ konata kiel princo Morinaga, ŝoguno kun ordonpotenco super la armeoj. La samurajo Ashikaga Takauji (13051358) kontraŭstaris tion kaj batalis kontraŭ la princon Moriyoshi, kiu estis mortigita en 1335 de la juna frato de Takauji, Ashikaga Tadayoshi.

La restarigprovo fine fiaskis en 1336 kaj la imperiestra dinastio disigis en nordan kaj sudan dinastion. Tio daŭris ĝis la jaro 1392 kiam la dinastio estis unuigita de Ashikaga Yoshimitsu.

Ĝis la fino de la Edo-epoko la imperiestroj estis nuraj marionetoj de la ŝogunoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Donald Conlan: State of War. The Violent Order of Fourteenth-Century Japan. Center for Japanese Studies, The University of Michigan, Ann Arbor 2003, ISBN 1-929280-16-5
  • Andrew Edmund Goble: Kenmu: Go-Daigo's Revolution. Harvard University Press, Cambridge 1996, ISBN 0-674-50255-8