Kempa martestudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kempa martestudo
Lepidochelys kempii
Lepidochelys kempii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Familio: Keloniedoj Cheloniidae
Genro: Lepidochelys
Specio: L. kempii
Lepidochelys kempii
(Garman, 1880)
Konserva statuso
CR
Vivareo de la Kempa martestudo (L. kempii): ruĝaj punktoj = ĉefaj nestaj strandoj; verdo= plenkreskaj virbestoj;[1] malhelbluo = plenkreskaj bestinoj;[1] mezbluo = idoj kaj partekreskuloj; helbluo = akcidentuloj kaj vagantoj (95% neplenkreskaj), nigraj punktoj = atestoj[2][3]
Vivareo de la Kempa martestudo (L. kempii): ruĝaj punktoj = ĉefaj nestaj strandoj; verdo= plenkreskaj virbestoj;[1] malhelbluo = plenkreskaj bestinoj;[1] mezbluo = idoj kaj partekreskuloj; helbluo = akcidentuloj kaj vagantoj (95% neplenkreskaj), nigraj punktoj = atestoj[2][3]
Sinonimoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Kempa martestudo (Lepidochelys kempii), estas la plej rara kaj la plej endanĝerigata specio de martestudo. Ĝi estas unu el du vivantaj specioj en la genro Lepidochelys (la alia estas L. olivacea, Esperante Oliveca martestudo), de la familio Cheloniidae.

Tiu specio de testudo estas nomita Kempa laŭ Richard Moore Kemp (1825-1908) de Key West kiu estis la unua kiu sendis specimenon al Samuel Garman en Harvard.[5]

Almenaŭ unu anglalingva fonto referencas al la Kempa martestudo kiel heartbreak turtle ("korkreva testudo"). En sia libro The Great Ridley Rescue, Pamela Philips asertis, ke tiu nomo estis stampita de fiŝkaptistoj kiuj atestis, ke tiuj testudoj mortas post kiam oni turnas ilin sur iliaj dorsoj. La fiŝkaptistoj diris, ke tiuj testudoj "mortis pro korkrevo".[6][7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kempa martestudo estas la plej malgranda el ĉiuj martestudaj specioj, atingante maturecon kiam ĝi estas 58-70 cm karapaclongaj kaj pezas nur 36-45 kg.[8] Tipe en martestudoj, ĝi havas dorsventre ebenan korpon kun speciale adaptitaj naĝiloj kiel antaŭaj membroj kaj beko. La plenkreskuloj atingas maksimumon de 75 cm de karapaclongo kaj pezas maksimumon de 50 kg.[8]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Kempaj martestudoj nutras sin ĉefe per moluskoj, krustuloj, meduzoj, fiŝoj, algoj, kaj eĥinoj. La testudidoj nutras sin ĉefe per kraboj.[9]

Vivociklo[redakti | redakti fonton]

La plejparto (95%) de la testudinoj revenas ĉiujare al unu 26-kilometra strando—Rancho Nuevo en la Meksika ŝtato Tamaulipas—por demeti ovojn. Aliaj demetas ovojn en Insulo Padre en Teksaso, kaj aliaj lokoj de la Meksika Golfo. La nesta sezono daŭras de aprilo ĝis aŭgusto. La testudoj pariĝas en la maro, post kio la gravedaj testudinoj alvenas po grupegoj de centoj aŭ miloj da nestontoj, kiuj nomiĝas hispane arribadas, laŭ signifo "alvenoj".[10][11] Ili estas la solaj martestudoj, kiuj nestas ĉefe tage.[12] Ili preferas lokojn, kie dunoj estas, aŭ dualoke arbomarĉojn. La testudinoj demetas du aŭ tri ovarojn en sezono je intervaloj de 10-20 tagoj. Ĉiu ovaro havas proksimume 110 ovojn kaj la kovado daŭras 45-70 tagojn. La sekso de la testudidoj determiniĝas laŭ la temperaturo de la areo dum kovado; pli varmaj temperaturoj rezultigas pli da testudinoj kaj malpli da virtestudoj.

La testudidoj kutimas vivi en flosantaj sargasaroj dum la unuaj jaroj.[13] Poste, ili okupas areon inter la nordokcidenta Atlantiko kaj la Meksika Golfo dum ili kreskas. Ili atingas seksan plenkreskon je la aĝo de 10-12 jaroj.[14]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Morreale, Stephen J., pamrls T. Plotkin, Donna J. Shaver, and Heather J. Kalb. 2007. Adult Migration and Habitat Utilization: Ridley Turtles in the Element. 213-229 pp. En Pamela T. Plotkin (red.), Biology and Conservation of Ridley Sea Turtles. The Johns Hopkins University Press. Baltimore, Maryland. x, 356 pp. (ISBN 978-0-8018-86119)
  2. Wilson, Robert V. kaj George R. Zug. 1991. Lepidochelys kempii. Catalogue of American Amphibians and Reptiles. Society for the Study of Amphibians and Reptiles. 509.1-509.8 pp.
  3. Iverson, John B. 1992. A Revised Checklist with Distribution Maps of the Turtles of the World. Green Nature Books. Homestead Florida. 363 pp. (ISBN 1-888089-23-7)
  4. Fritz, Uwe; Havaš, Peter. (2007). Checklist of Chelonians of the World. Vertebrate Zoology 57 (2): 149-368. (Lepidochelys kempii, pp. 168-169).
  5. Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. ISBN 978-1-4214-0135-5. (Lepidochelys kempii, p. 139).
  6. "Frequently Asked Questions". Help Endangered Animals - Ridley Turtles. Gulf Office of the Sea Turtle Restoration Project. Arkivita el la originalo la 26an de Februaro, 2009. Alirita la 5an de Januaro 2021.
  7. Philips, Pamela (September 1988). The Great Ridley Rescue. Mountain Press. p. 180. ISBN 0-87842-229-3.
  8. 8,0 8,1 Conant R (1975). A Field Guide to Reptiles and Amphibians of Eastern and Central North America, Second Edition. Boston: Houghton Mifflin. xviii + 429 pp. + Plates 1-48. (ISBN 0-395-19979-4) (hardcover), (ISBN 0-395-19977-8) (paperback). (Lepidochelys kempi, pp. 75-76 + Plate 11).
  9. (1994) “Diet of the Kemp's ridley sea turtle, Lepidochelys kempii, in New York waters”, NOAA NMFS Fishery Bulletin. Alirita Dec 20, 2015.. 
  10. (1969) “Studies of the systematics and reproduction of the genus Lepidochelys ”, Ph.D. Dissertation. 
  11. Plotkin, Pamela. (2007) Biology and Conservation of Ridley Sea Turtles. Baltimore, MD: JHU Press. ISBN 9780801886119.
  12. Kemp's Ridleys (en-US). Alirita 2019-06-12.
  13. Kemp's Ridley Turtle (Lepidochelys kempii) - Office of Protected Resources - NOAA Fisheries. NOAA Fisheries. Alirita 2009-05-11.
  14. Kemp's Ridley Sea Turtles, Kemp's Ridley Sea Turtle Pictures, Kemp's Ridley Sea Turtle Facts”, National Geographic. Alirita 2013-10-13..